Günter Merbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Günter Merbach
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1928 (1928-09-04)
Morto 16-an de julio 2003 (2003-07-16) (74-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

'Günter MERBACH (naskiĝinta la 4-an de septembro 1928 en Elbląg-Elbing, mortinta la 16-an de julio 2003 en Arnstadt) estis germana historiisto, verkisto kaj literaturscienculo.

La Marlitt-monumento en Arnstadt antaŭ la Kirko Ĉieliro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Merbach pasigis parton de la tempo de junaĝo en Konstanz kien lia familio fuĝis post 1945. En 1958 ĝi transloĝiĝis el Butzbach en la GDR; li vivis en Halle (Saale) kaj poste en Lepsiko. Li iĝis membro en la Rondo de skribantaj verkistoj. Ekde 1976 li estis en Arnstadt kie li ege meritis pri la memoro je E. Marlitt.

En 1990 li kunfondis kaj estris la societon Interessengemeinschaft Marlitt e.V. kaj iniciatis la en 1991 malfermitan verkistan kabineton ene de la urbohistoria muzeo. Li engaĝiĝis pri la restarigo de la en 1951 forigita Marlitt-monumento ĉe la malnova tombejo, faris multajn prelegojn kaj voĉlegadojn pri la vivo kaj la verko de marlitt. Li kontaktis scienculojn el Eŭropo kaj Usono kaj ĉeforganizis internacian simpozion okaze de la 115-a datreveno mortotaga de la verkistino (22.6.2002). Li estis membro de la Literaturhistoria asocio de Turingio kaj loĝis ekde 2001 en la Marlitt-vilao.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Kirchschlager, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 361.