Günther Becker

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Günther Becker antaŭ sia "orelo al la mondo"

Günther Becker (naskiĝis la 25-an de januaro 1930 en Elversberg (Saar), mortis la 18-an de aŭgusto 2008 en Zweibrücken) estis germana esperantisto. Laŭ profesio, li estis mezlerneja instruisto ĝis 1983, ĝis sia pensiiĝo pro akcidento. Li parolis almenaŭ 10 lingvojn.

Li eklernis Esperanton tuj post la 2-a mondmilito kaj ekde 1951 konstante aktivis en la Esperanto-movado. Li aliĝis al UEA en 1955, kies dumviva membri li estis ekde 1966 kaj samtempe delegito por Blieskastel.

Li agadis en la sekvaj postenoj:

Distingis lin honora prezidanto TEJO en 1964 kaj Sarlanda Esperanto-Ligo en 1973.

Ekde la komenco de la 90aj jaroj apartenis sendaĵoj pri didaktiko de la lingvolernado produktitaj de prof. Max Mangold kaj Günther Becker (poste anstataŭigita de Oliver Walz) al la regula radioprogramo de Publika Kanalo Saarbrücken. Liajn ampleksajn lingvokonojn li aplikis i. a. helpe de sia "orelo al la mondo", unu el la plej grandaj privataj satelitriceviloj. Li estis regula kunlaboranto de la magazino Monato.

Li estis edzo de Maria Becker-Meisberger (1925-1999).

Lia tombo estas en la tombejo de lia hejm-urbo Blieskastel.

[redakti] Literaturo

  • Forpasis Günther Becker. [Nekrologo en:] Esperanto aktuell (GEA) 2008 n-ro 5, p. 18

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj