Güssing

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Güssing
Blazono
Güssing (Aŭstrio)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Ŝtato Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Federacia lando Burgenlando
Distrikto Güssing
Urborajtoj
Koordinatoj 47°03′33″N 16°19′23″O  /  47.05917°N, 16.32306°O / 47.05917; 16.32306 (Güssing)
Alto super la marnivelo 229 m
Areo 49 km²
Loĝantaro 3811 (stato fine de 2005)
Loĝdenso 77/km²
Poŝtkodo 7540
Telefona antaŭkodo +43 33 22
Aŭtokodo GS
Oficiala kodo 10405
NUTS AT113
Konsilantaro 25 membroj: 15 de la partio ÖVP, 10 de SPÖ
Komunumestro Peter Vadasz
Partio de komunumestro ÖPV
Adreso de la administrejo Hauptplatz 7
Komunuma retejo www.gussing.at

Güssing germane, Németújvár hungare, Novigrad kroate estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj en samnoma distrikto Güssing, kies distriktejo ĝi estas.

Enhavo

Situo [redakti]

Güssing situas sur malebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Szentgotthárd-Bratislava.

Fortikaĵo de Güssing

Historio [redakti]

En 895 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon, tiu montara zono estis limozono. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1157 en formo Kiscen. Tiam oni komencis konstrui lignofortikaĵon kaj abatejon, sed poste laŭ ordono de Béla la 3-a la monaĥoj foriris kaj konstruiĝis impona fortikaĵo. Tiu defendis la regionon en 1241 kontraŭ la tataroj. Aŭstra princo Albert okupis la fortikaĵon en 1289, sube la komunumo estis jam urbo en 1427. En 1459 okazis komploto kontraŭ reĝo Matiaso, sed la reĝo en 1495 okupis ĝin. Ekde 1524 Güssing apartenis al hungara historia familio Batthyány (batjAni). La fortikaĵo graviĝis dum la kontraŭturkaj bataloj.

Güssing, fone la fortikaĵo

En 1910 Németújvár havis 2184 da loĝantoj (1175 aŭstroj, 984 hungaroj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, kies distriktejo ĝi estis. Escepte de unu vilaĝo la tuta distrikto nun apartenas al Aŭstrio.

Vidindaĵoj estas la jam ruina fortikaĵo, preĝejoj omaĝe al Sankta Jakobo el la 12-a jarcento kaj kastelo de Draskovich (draŝkoviĉ) el 1804.

Ĝemelurboj [redakti]

Famuloj [redakti]

Komunumoj pri német (=germano) en Hungara reĝlando [redakti]

Hidasnémeti Kapinémetfalu Németbánya Németbogsán Németfalu
Németkér Németpereg Németremete Németság Németszentmihály
Németszentmiklós Németszentpéter Németújvár Sopronnémeti Szamosújvárnémeti
Tornyosnémeti