G-bazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel kolektivo g-bazo (pli esperanta formo bazego) sin komprenis ekde 1984 kelkaj junaj nigrulaj muzikistoj loĝantaj en Novjorko, kies muzikon oni rigardas kiel ĵazo (Steve Coleman, Greg Osby, Cassandra Wilson, Robin Eubanks, Graham Haynes, James Weidman k.a.). Ili interkomunikis, muzikis kune kaj kaj havis kelkajn bazajn komprenojn, kiuj ili nomis koncepto „M-Base“.

Post kiam ilia muzikotrafis sur pli grandan atenton, ĵazrecenzistoj ekprenis la terminon„M-Base“, por nomi kaj stile kategoriigi ĉi tiun muzikon, kio tamen kontraŭis la komprenon de la muzikistoj. Ili ja ne alstrebis unuecan stilon, sed trovis konformecon en la baza orientiĝo, kiu donis al la partoprenantaj muzikistoj liberecon por respektive apartaj muzikaj vojoj.[1] Aro da sonregistraĵoj el la tempo de 1985 ĝis meze de la 1990-aj jaroj tamen vere montras klarajn stilajn similecojn, tiel ke la nomo „M-Base“ – manke de pli taŭga – restis en uzo malgraŭ la protesto de la muzikistoj.

La g-baza koncepto[redakti | redakti fonton]

La termino „M-Base“ devenas de Steve Coleman kaj estas unuaflanke mallongigo por „Macro Base“ (bazego) Samtempe la literoj de la angla vorto „base“ estas mallongigo por „Basic Array of Structured Extemporizations” (baza aranĝo de strukturitaj improvizadoj). Ĉi tiu koncepto celis vaste komprenatan komunan muzikan lingvon, per kiu eblas kreive esprimi proprajn aktualajn spertojn kaj en kiu kaj improvizado kaj ankaŭ improvizado estas esencaj.

Elementoj de ĉi tiu orientiĝo estas:

  • ligiteco al nuntempo
  • improvizado
  • strukturado
  • vivigo de kreopovo
  • kontinua spirita pluevoluo kiel kondiĉo por muzika disvolviĝo
  • rigard- kaj esprimmaniero ne konforma al la „riĉlanda“ civilizo, devenanta ĉefe de afrikaj kulturoj
  • la influo de ĉi tiu „ne-riĉlanda“ maniero sur la muzika formado, precipe rilate la evoluigon de ritmaro (vidu ankaŭ melodiaro)
  • La interligo de la eminentaj atingoj de la ĵazhistorio trans la epokoj per la graveco de ĉi tiuj elemenoj.

Per tio la koncepto g-bazo montras do en direkton, kiu pensigas ekzemple pri la kreopova energio je la ekesto de „bibopo“, pri la malstrikta kolektivo de la partoprenantaj muzikistoj kaj ankaŭ pri la maniero de la tiam antaŭenpuŝataj muzikaj esprimformoj. Al ĉi tiu koncepto do ne konformas rigidiĝinta daŭrigo de la bibopstilo, senstruktura „libere improvizata muziko“, muziko, en kiu improvizado ne aŭ eĉ tute ne rolas aŭ por kies formado komercaj kaŭzoj estas decidaj.

La muzikstilo nomata g-bazo[redakti | redakti fonton]

Konsiderinda parto de la muzikistoj partoprenantaj je g-bazo verkis en la jaro 1991 kiel „M-Base Collective“ la lumdiskon „Anatomy of a Groove“, kiu aperis je DIW Records. La plej multaj el ili jam antaŭe estis kunverkintaj diskojn de aldosaksofonisto Steve Coleman, kies kreopovo ludis centran rolon en ĉi tiu muzikista rondo. Lia aldosaksofonista amiko Greg Osby, kies ludmaniero similis al tiu de Coleman, direktis kune kun Coleman la ensemblon „Strata-Institute“, de kiu aperis du diskoj (la dua kun Von Freeman kiel kroma direktisto). Sub la nomo de Osby ekde 1987 aperis aro da sondiskoj de apartaj karakteroj, kiu kunstampis la imagon pri g-baza muziko. Tenorsaksofonisto kaj flutisto Gary Thomas ja ne partoprenis g-bazon, lia ludmaniero tamen havis similecojn kun tiuj de Osby kaj Coleman. Li estas aŭdebla je sonregistraĵoj de Coleman kaj Osby kaj liaj propraj diskoj estas ankaŭ konsiderataj kiel g-bazo-stila. Ĉiuj tri saksofonistoj kunverkis la diskon „Jump World“ de kantistino Cassandra Wilson.

Greg Osby kaj ankaŭ saksofonisto Courtney Pine nomis Gerion Thomas kiel plej alte estimatan tenorsaksofoniston de la 1990-aj jaroj. Pri Osby diris pianisto Andrew Hill: „Li havas nekredeblan sencon por ritmo kaj harmonia ekzakteco kaj elektas la ĝustajn notojn per precizeco, kiu por homoj de liaj teknikaj povoj estas malkutima.“ Klarnetisto kaj komponisto Don Byron nomis Stivon Coleman eĉ „esceptopersoneco de la usona muzikhistorio“. [2]

Krom Coleman, Osby kaj Thomas aliaj muzikistoj kontribuis al la graveco kaj varieco de la g-baza medio, kiu restis plurflanke malferma.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la g-baza koncepto Coleman, Osby kaj Thomas baziĝis interalie sur la aktuala, nigrul-usona ritmomodela muziko (funko ktp.) – kompareble kun Charlie Parker kaj John Coltrane, kies muziko baziĝis en bluso kaj ritmenbluso iliatempaj. Simile al Parker kaj Coltrane ili kreskigis la defion por improvizado, strukturante siajn muzikojn komplike, kaj tion precipe ankaŭ je ritma rilato. Ĉefe Steve Coleman kreis – laŭ Ekkehard Jost - „cirkulajn kaj altgrade komplikajn, plurritmajn ritmomodelojn, kiuj tamen konservis al si malgraŭ sia interna komplikeco kaj malsimetrio nepre la danceblan karakteron de popularaj funkritmoj“ [3]). Resume Jost tekstis pri la muziko de Coleman proksimume 1990: „Entute rigardate tio ĉi estas tre inteligenta kaj je tio klare nigrula muziko; muziko, kiu estas ŝika kiel neniu plu jam longe antaŭe kaj kiu prilaboras variajn stilajn spertojn, sen fordoni sian nigrulusonan identecon.“ [4] La elstaraj muzikistoj de al g-baza movado je tio ludas „urbegajn ritmomodelojn“ per teknika brileco, kiun kelkaj priĵazaj verkistoj priskribis kiel „preskaŭ timiga“. [5]

La plua evoluo[redakti | redakti fonton]

La celoj de la g-baza koncepto estis nur limigite akordigeblaj kun la postuloj de la muzikmerkato. Por multaj el la originaj partoprenantoj la gg-baza inciato estis saltotabulo, kio havigis al ili laboron en pli konvenciaj formoj de la muziknegoco. - la bluseca kaj popolmuzikeca muziko de Cassandra Wilson estis plej bone taŭga por adaptado al la gusto de pli granda publiko sen grava perdo de muzika kvalito. Ŝi havas ekde 1993 kontrakton kun la relative granda diskeldonejo „Blue Note Records“. – Du diskoj de de Gary Thomas eĉ ricevis distingojn de la revuo Down Beat, sed la intereso pri lia pli malserena, ofte kolera, finfine ankaŭ elegia muziko limiĝas je malgranda aŭskultantaro. En 1997 li fariĝis estro de la ĵazedukado ĉe la Instituto Peabody en Baltimore, ekde tiam li ne plu publikigis sondiskon. – Greg Osby havas ekde 1990 kontrakton kun „Blue Note“ kaj trovis propran vojon inter pli intensa rilato al tradicio kaj konservado de sia muzika postulemo. - Steve Coleman multrilate pluevoluigis senkompromise sian muzikon laŭ la senco de la g-baza koncepto. Li publikigis siajn sondiskojn per la eta franca firmao „Label Bleu“, post kiam finiĝis lia kontrakto kun la granda diskeldonejo BMG fine de la 1990-aj jaroj. Rilate al sia renomo kaj influo en muzikistaj rondoj lia muziko trovas nur malmultan publikan intereson (pli en Francujo, en germanlingvaj landoj preskaŭ ne).

La influo de la konceptoj de la g-baza muzikistaro – precipe de Steve Colemans – estas aŭdebla en la muzikoj de Stefon Harris kaj Steve Williamson, parte ankaŭ en tiu de Ravi Coltrane kaj de la bando Dapp Theorie ĉirkaŭ Andy Milne same kiel parte ankaŭ en ĵazrepo kaj -hiphopo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. --Kunzler, Jazz-Lexikon. vol. 2. 2002 p.821)
  2. Fontoj de la citaĵoj: eldiro de Osby: http://www.gregosby.com/interviews5.html; eldiro de Pine: Martin Kunzler, Jazz-Lexikon, vol. 2, 2002; eldiro de Hills: Akompankajero de la disko de Osby "The Inviseble Hand"; eldiro de Byron en: Christian Broecking, Der Marsalis-Faktor, 1995, p. 120)
  3. E. Jost, Sozialgeschichte des Jazz, 2003, p. 377
  4. E. Jost, Sozialgeschichte des Jazz, 2003, S. 377)
  5. Jazz Rough Guide, 1999, S. 426

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]