Grigorij Arosev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el G.Arosev)
Grigorij Arosev

ruslingva esperantisto kaj E-verkisto, aktivulo de SEJM-2 (1995-2000), prezidanto de REU (2010-2013), komitatano kaj vicprezidanto de TEJO, aktivulo de ŜĈKĤLando
Persona informo
Naskiĝo 4-a de oktobro 1979
en Moskvo, Soveta Unio
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantistoverkistoĵurnalisto • eldonisto • teatrologo
vdr

Grigorij L. AROSEV (ruse Григорий Аросев; naskiĝis la 4-an de oktobro 1979 en Moskvo, Soveta Unio, nune Rusio) estas devenanta el Rusio esperantisto. Ekde 2013 li loĝas en Germanio[1].

Laŭ diplomo li estas teatrologo (teatra historiisto, ĵurnalisto kaj kritikisto). Verkas li ruslingve prozon, poezion kaj priliteraturajn artikolojn, kiuj regule aperas en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj. En 2011 en Moskvo aperis lia unua ruslingva rakontokolekto "Notoj de la tromensoginto" ("Записки изолгавшегося"[1], Moskvo, 2011), kiun sekvis pliaj ruslingvaj libroj "Unu por ĉiuj" ("Одна для всех"[1], Moskvo, 2014), "Nekonvena" ("Неуместный"[1], Berlin, 2016), "Tegaĵo" ("Оболочка"[1], Berlin, 2018), romano verkita en kunaŭtoreco kun rusia verkisto Jevgenij Kremĉukov "Divido je la nokto" ("Деление на ночь", Moskvo, 2020) kaj biografio de Vladimir Dmitrieviĉ Nabokov - patro de la samnoma verkisto Vladimir Nabokov ("Владимир Набоков, отец Владимира Набокова", Moskvo, 2021). Laboris en televida kanalo "Kulturo" kiel ĉefredaktoro de kinostudio kaj en informagentejo ITAR-TASS. Nun en Germanio kiel deĵorredaktoro li gvidas la ruslingvan semajnĵurnalon "Russkaja Germanija"[1][2] (Rusa Germanio), ekde 2022 "Редакция Германия" (Redakcija Germanija "Redakcio Germanio"))[2][3], krome laboras kiel ĵurnalisto ĉe la radio "Golos Berlina"d:Q2126269 (La voĉo de Berlino). Dum kvin jaroj li laboris ĉe la amaskomunika kompanio Deutsche Welle (Germana ondo). Krome li lanĉis kaj ĉefredaktas la ruslingvan literaturan revuon "Berlin.Berega"[1].

Arosev ankaŭ verkis en Esperanto. Eldonejo Impeto eldonis du liajn librojn ("Sonet' Сонет" kaj ".RU"). Rakontoj kaj poemoj de Arosev aperis ankaŭ en diversaj kolektoj ("Mondoj", "Moskvaj sonoriloj", "El ombro" ktp) kaj E-gazetoj ("La KancerKliniko", "Monato", "REGo", "La Ondo de Esperanto" k.a.). Krom seriozaj verkoj li multe versis humure, ekzemple lia ridiga verso-aro Portretoj de profetoj, en kiu estis versaĵoj dediĉitaj al famaj esperantistoj de la 1990-aj jaroj. En 2014 aperis lia novelo "Muziko kaj maro" en La Ondo de Esperanto[4].

Li kuntradukis kun Kris Long kaj Mikaelo Bronŝtejn elektitajn verkojn de Iosif Brodskij: De nenie kun amo. Li estis redaktoro de la rubrikoj Arto kaj Sporto en "Monato" en la periodo 1999-2005. Iama aktivulo de SEJM (komitatano en 1995-2000, kunordiganto en 1997-2000) kaj TEJO (komitatano en 1995-1999, komisiito en 1999, estrarano (vicprezidanto) en 1999-2000).

Arosev estis prezidanto de REU de 2010 ĝis 2013.

Esperantlingvaj verkoj aŭ tradukoj de Grigorij Arosev[redakti | redakti fonton]

Kantoj kaj muzikalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Kantoj de OkSEJT-39 - kunorganizis registradon, partoprenis per kantoj kaj kantado

Referenco[redakti | redakti fonton]