Gerrit François Makkink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el G.F. Makkink)
Gerrit François Makkink
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1907 (1907-09-26)
en Zutphen
Morto 5-an de januaro 2006 (2006-01-05) (98-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo biologoesperantisto
vdr

Gerrit François MAKKINK (naskiĝis la 26-an de septembro 1907 en Zutphen, mortis la 5-an de januaro 2006) estis nederlanda esperantisto kaj gramatikisto, doktoriĝinta biologo kaj honora membro de UEA.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Makkink studis biologion en la Universitato Utrecht, kie li magistriĝis en 1931. Kiel ornitologo li gvidis dum du jaroj la esploradon pri birdmigrado kaj faris etologiajn esplorojn pri kelkaj birdospecioj. Inter 1933 kaj 1935 li plenumis sian anstataŭan milit-servon en Hago. En 1936 li fariĝis instruisto pri biologio en pluraj mezgradaj lernejoj. De 1946 li estis sciencisto en Wageningen, urbeto kun la nederlanda agrikultura universitato. En 1972 li emeritiĝis. Li edziĝis en 1945 kaj havas tri infanojn.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis en 1926 kaj multe aktivis por disvastigi Esperanton en sciencaj rondoj. Li kunfondis la nederlandan sekcion de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) kaj estis kelkajn jarojn kunredaktoro de ties periodaĵo Scienca Revuo. Al siaj sciencaj studoj li ofte aldonis Esperantajn resumojn.

Li prelegis diverslande en la nederlanda, en la angla kaj en Esperanto pri la internacia lingvoproblemo kaj aperigis multajn artikolojn en nederlandaj kaj alilingvaj gazetoj. Li kontribuis al la periodaĵoj Scienca Revuo, La Mevo, Esperanto (UEA), Monato ktp. kaj al la kolektivaj verkoj Sciencaj Studoj (1958), Memorlibro pri la Zamenhof-jaro (1960), Antaŭ la nova jarmilo (1987) k.a.

Okaze de la Jubileo en 1987 aperis lia modele konciza kaj trafa informverko Esperanto honderd jaar (Esperanto centjara). Makkink estis malnova kunlaboranto de CED kaj verkis plurajn esperantologiajn studojn, precipe "Nia Fundamento sub lupeo", "Pri la artikolo en Esperanto" (en Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, vol. 2 (1987), pri la participoj en Esperanto (1967) ktp. Li plie okupiĝis pri tradukado de nederlanda poezio, kaj per 16 poemoj grave kontribuis al Nederlanda antologio (1987). UEA nomumis lin honora membro dum la 73-a Universala Kongreso en 1988.

La "spirita" interpreto de la Fundamento[redakti | redakti fonton]

En la verko Nia Fundamento sub lupeo (1990) Makkink donas originalan novan "spiritan" aŭ "metagramatikan" interpreton de la Fundamento de Esperanto, sufiĉe malsimilan de la tradicia "filologia" interpreto de Waringhien kaj Kalocsay, de la interpreto de la Analiza Skolo kaj la "jurscienca" de Helmut Welger. Lia kerna ideo estas, ke la Fundamento estus nur fragmento, ekstera fasado de pli kompleta gramatiko kaŝita malantaŭ ĝi. Per interpreto de la "spirito" de la videblaj partoj li klopodas "rekonstrui" la nevideblan metagramatikan kompleton, sur kiu la fragmento baziĝus. La spirito de Esperanto konsistus en jenaj dek principoj: natureco, internacieco, simpleco, reguleco, kohero, klareco, logikeco, libereco, neceso kaj sufiĉo, bonsoneco. Kvankam lia interpreto estas pensiga kaj kontentige klarigas kelkajn pridiskutitajn punktojn, ĝi ĝis nun ne ĝeneraliĝis. Welger elmontras kelkajn nekoheraĵojn kaj dubindajn konsekvencojn ("Kritikaj rimarkoj pri kelkaj aktualaj variantoj de Esperanto", 1999).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto leren lezen: opgedragen aan de nederlandse intellectuelen (1948)
  • Nia Fundamento sub lupeo (1990)
  • La participoj en Esperanto (1967)
  • La potenciala vaporiĝo de mallonga greso kaj akvo (G. F. Makkink kaj H. D. J. van Heemst. - En: Resumoj kaj kompleta traduko de 3 artikoloj el la "Jaarboek ...")
  • Pri la artikolo en Esperanto (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)
  • Das Problem der Kommunikation in der Welt(1974)
  • La problemo de komunikado en la mondo (1971)
  • La rikoltaĵo depende de la akvomastrumado de la planto (1958)
  • Het talenvraagstuk (1969)
  • Vijf jaren lysimeteronderzoek: een hydrologische studie (1962)
  • Wedden op het paard van Troje; Eén taal als voorwaarde voor de beleving van Europa
  • The world communication problem (1972)
  • Zamenhof en la evoluo de la komunikado
  • Esperanto 100 jaar, (1986)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Bartels, Ernst: Biopolo - centro por soci-ekologio (En: Ekofuturo; p. 82 - 93)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vivinformoj pri la aŭtoro. En: Nia Fundamento sub Lupeo. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 1990, p. 126.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]