Ĝermolisto de nederlandaj esperantistoj
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de nederlandaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de nederlandaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de nederlandaj esperantistoj
Enhavo |
A [redakti]
G. Abbas―de Hoop [redakti]
G. ABBAS-DE HOOP (naskiĝis en 1917, mortis la 31-an de oktobro 1995 en Groningen) estis nederlanda esperantistino kaj, same kiel sia edzo forpasinta antaŭ du jaroj, dumviva membro kaj mecenato de UEA.
B [redakti]
P. W. Baas [redakti]
P. W. Baas [bas] (naskiĝis la 9-an de junio 1894 en Winschoten) estis nederlanda instruisto kaj prezidanto de LEEN inter oktobro de 1931 kaj oktobro 1933, redaktoro de Nederlanda Esperantisto inter januaro 1932 kaj oktobro 1933.
W. A. Bakker-Smith [redakti]
W. A. BAKKER-SMITH (naskiĝis 1899 - mortis la 22-an de junio 1994 en Amsterdamo) estis longtempa membro de UEA.
Paul van den Berg [redakti]
Paul van den BERG (naskiĝis en 1931, mortis 15-an de julio 1999 en Heemskerk) estis instruisto pri la angla kaj Esperanto kaj prezidinto (1975-1988) de la Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj.
H. Bouman [redakti]
H. BOUMAN (1920-1999), dumviva membrino, forpasis en Roterdamo.
Gerrit J. Brons [redakti]
Gerrit J. BRONS (naskiĝis en 1926, mortis la 12-an de novembro 2004) estis delegito de UEA en Maassluis (Nederlando).
C [redakti]
G. E. Cannemeyer―Hoogland [redakti]
G. E. CANNEMEYER-HOOGLAND (1912-1995) mortis en Zwolle (Nederlando) la 25-an de junio. Ŝi estis dumviva membro de UEA.
Ĉ [redakti]
D [redakti]
M.C.J. van der Graaf [redakti]
M.C.J. van DER GRAAF naskiĝis en 1903 kaj mortis la 19-an de februaro 1998 en Dordrecht (Nederlando). Ŝi estis membro de UEA 50 jarojn, fine dumviva membro.
Henk Diender [redakti]
Henk DIENDER (1958- 2002) mortis post longa malsano. Li estis unu el la plej gravaj aktivuloj de NEJ (Nederlanda Esperanta Junularo) en la periodo 1977-1983 kaj la unua redaktoro de Jongeren Esperanto Nieuws (JEN).
Ramie Dittlof Tjassens-Lips [redakti]
Ramie DITTLOF TJASSENS-LIPS (naskiĝis en 1903; mortis en 1991 en Hago) estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito pri gastigado.
Jenneke Dunnewold-Ehrmann [redakti]
Jenneke DUNNEWOLD-EHRMANN (naskiĝis en 1904; mortis la 3-an de aprilo 1998 en Hago) estis dumviva membro de UEA kaj mecenato.
E [redakti]
Gerard Ellerman [redakti]
Gerard ELLERMAN (naskiĝis en 1913, mortis komence de novembro 1995) estis esperantisto ekde 1933, aktiva en katolikaj kaj Amsterdamaj Esperanto-rondoj, sekretario de nederlanda ekzamenkomitato, delegito pri katolikismo dum 36 jaroj.
F [redakti]
G [redakti]
Pieter Genesis [redakti]
Pieter GENESIS (1913 - mortis en decembro 1992) estis fakdelegito de UEA pri maŝinoj kaj pesiloj en Eindhoven (Nederlando).
Frans Goedhart [redakti]
Frans GOEDHART (naskiĝis 1922- mortis la 13-an de januaro 1993 en Driebergen, Nederlando) estis UEA-fakdelegito pri naturismo.
Ĝ [redakti]
H [redakti]
J. de Haan [redakti]
J. de HAAN, nederlandano. Kunfondinto de la unua Esperanto-grupo en Amsterdamo, 1905. Redaktoro de Amsterdama Pioniro kaj poste de Holanda Pioniro, 1908-09. Prop. kaj kursoj.
H. L. Hartog [redakti]
H. L. HARTOG (mortis 59-jara la 23-an de marto 1970) estis nederlanda esperantisto, fak-delegito por turismo en Volendam. Li estis konata aktivulo kaj malnova membro de UEA.
Gerrit van Heek [redakti]
Gerrit van HEEK, nederlandano, kontoristo. Nask. 12 aŭg. 1887 en Hengelo. Esperantisto de 1910. Terenoj de lia Esperanto-laboro estis komerco, lernejo kaj radio. Finance li subtenis multajn gazetojn, organizojn kaj entreprenojn.
Johanna M. van den Hengel [redakti]
Johanna M. van den HENGEL (naskiĝis en 1908, mortis la 28-an de aprilo 1995 en Roterdamo) estis dumviva membro de UEA, vicdelegitino dum kvaxvna [??] jarcento en Roterdamo, kaj sekretario de la loka klubo "Merkurio".
Rudolphus Henricus Homulle [redakti]
Rudolphus Henricus HOMULLE, nederlandano, direktoro de stenografia instituto. Nask. la 20-an de junio 1887 en Amsterdamo. Kreinto de la unueca nederlanda stenografio. Iniciatis la unuan grupon en Amsterdamo en 1905 kaj katolikan grupon en 1910. Li tradukis broŝuron de Théophile Cart "Unu horo de Esperanto".
Hil Hamers-Houtman [redakti]
Hil HAMERS-Houtman (naskiĝis en 1924, mortis la 3-an de novembro 2001) estis konata nederlanda esperantistino kaj naturamikino.
Ĥ [redakti]
I [redakti]
J [redakti]
Ĵ [redakti]
K [redakti]
Ijntje Pals Kingma [redakti]
Ijntje Pals KINGMA (naskiĝis 1891 - mortis en septembro 1980) estis multjara membro, delegito kaj fakdelegito de UEA en Bergum, Nederlando.
K. J. Klein [redakti]
K. J. (Karlo) KLEIN (1926- mortis la 11-an de aŭgusto 2000) estis kunfondinto kaj prezidinto de la E-klubo en Den Helder (Nederlando), verkinta siajn rememorojn Johano sub la pseŭdonimo K. J. K. Vroegop.
G. H. Koudijs [redakti]
G. H. KOUDIJS (naskiĝis 1883 - mortis la 4-an de julio 1989 en Utrecht, Nederlando) estis esperantisto de pli ol sesdek jaroj kaj fidela membro de UEA, li aktivis por la lingvo ĉe sia metilernejo, landnivele kaj internacie.
Jan Kuster [redakti]
Jan KUSTER (naskiĝis en 1920; mortis en 2002) estis nederlanda esperantisto, fakdelegito de UEA pri ornitologio kaj kasisto de ORE, aktiva kursgvidanto kaj movadano.
L [redakti]
M [redakti]
P.J. Makkinje [redakti]
P.J. Makkinje tradukis la libron Koelie (Kulio) de M.H. Székely-Lulofs en Esperanto (eldonita de FLE Amsterdamo en la jaro 1939?.
Rob Moerbeek [redakti]
Rob MOERBEEK estas nederlanda esperantisto. Li estas la edzo de Nora Moerbeek-Bartels. Dum longaj jaroj li laboris kaj nun kiel emeritulo li volontulas en la Centra Oficejo de UEA.
Nel Munniksma-Bollen [redakti]
Nel MUNNIKSMA-BOLLEN (1915 - 1995), vidvino de Feiko Munniksma kaj mem aktiva movadano, mortis la 7-an de januaro en Nederlando. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi donacis al UEA valoran librokolekton.
N [redakti]
Flori Nikolov [redakti]
Flori NIKOLOV (1926 - mortis la 8-an de junio 1992 en Veenendaal, Nederlando) estis dumviva membro de UEA, kunaŭtoro de Bulgara-Esperanta vortaro (1981), filatelisto.
Janny Nikolov-Hoitsma [redakti]
Janny NIKOLOV-HOITSMA (1920 - mortis la 4-an de decembro 2000 en Veenendaal, Nederlando) estis dumviva membro, iam delegito.
O [redakti]
M. F. Onnen [redakti]
M. F. ONNEN (1869 – 25-a de junio 1933 en Hago) estis frua nederlanda esperantisto. Dum pluraj jaroj li estis ĉefdelegito de UEA. Fervora kaj diversflanka laboro por Esperanto.
Marie Onnen-Onnen [redakti]
Marie ONNEN-ONNEN (mortis la 20-an de majo 1959) estis nedelanda esperantistino, konata kiel vidvino de inĝ. M. F. Onnen. Ŝi tradukis la libron Kristo interne de vi.
C.M.N.T. Op 't Roodt [redakti]
C.M.N.T. Op 't ROODT (mortinta en 1996), kunlaboris en Espero katolika, kungvidinto de Universala Ligo ekde la lastaj 70-aj jaroj, unu el ĝiaj lastaj batalantoj, redaktoro de ties bulteno.
P [redakti]
J. L. Putto [redakti]
J. L. (Tini) PUTTO (1907-2000) mortis en Lochem (Nederlando) la 18-an de majo. Ŝi estis sekretario (1959-81) de Kristana E-ista Ligo Internacia, UEA-membro ekde 1939, delegito kaj fakdelegito pri evangelia kristanismo 30 jarojn.
Q [redakti]
Tona M. de Quaasteniet [redakti]
Tona M. de QUAASTENIET (naskiĝis 1889 - mortis la 15-an de aprilo 1978 nn Alkmaar, Nederlando) estis multjara aktivulo en la loka Movado kaj dum longa tempo delegito de UEA.
Wim Quispel [redakti]
Wim QUISPEL (naskiĝis 1901 – mortis la 13-an de januaro 2000 en Roterdamo) estis nederlanda esperantisto kiu estis aktiva en la laborista E-movado. Dum 20 jaroj (1972 – 1992) li zorgis pri la presigo kaj dissendado de la SAT-revuo Sennaciulo.
R [redakti]
F.B.Rauwerdink [redakti]
F. B. RAUWERDINK (mortis fine de 1990 en Almelo, Nederlando) estis dumviva membrino de UEA.
S [redakti]
M. G. Schoutens [redakti]
M. G. SCHOUTENS (1908-2002) estis nederlanda esperantisto kaj dumviva membro, kiu mortis en Heemstede (Nederlando).
Jan Slaats [redakti]
Jan SLAATS (1902 - mortis 1990 en Aarle-Rixtel, Nederlando) estis la UEA-delegito dum kvindeko da jaroj. Li estis prokuristo de la eldonejo "Boekdrukkerij Helmond", kiu eldonis en la 1930-aj jaroj la Idealan Esperanto-Bibliotekon.
Bep Slösser-Bresler [redakti]
Bep SLÖSSER-BRESLER (1908-2001) estis dumviva membro de UEA, mortis la 10-an de januaro 2002 en Gorinchem (Nederlando), kie ŝi estis delegito seninterrompe dum 70 jaroj, de post sia esperantistiĝo en 1927.
Roelof Slot [redakti]
Roelof SLOT (1904-2000), dumviva membro, mecenato, pli ol 70 jarojn esperantisto, mortis la 2-an de marto en Zeist (Nederlando), kie li estis longtempe delegito kaj prezidis la lokan E-rondon pli ol 40 jarojn.
Anna Maria Slot-van der Meulen [redakti]
Anna Maria SLOT-VAN DER MEULEN (naskiĝis en 1905; mortis la 4-an de marto 1999 en Zeist (Nederlando) estis nederlanda esperantistino kaj dumviva membro de UEA.
Wil Smit [redakti]
Wil SMIT (naskiĝis en 1901, mortis en decembro 1995) estis plurfoja premiitino en Belartaj Konkursoj kaj iama delegito en Amersfoort (Nederlando).
J. N. J. Smulders [redakti]
J. N. J. SMULDERS estis nederlanda esperantisto kaj kuracisto. Pioniro de katolika E-movado. Redaktisto de la „N Katoliko" kaj de "Espero Katolika". Aŭtoro de diversaj broŝuroj, ankaŭ pri organizo.
W. Spaander [redakti]
S-ro W. SPAANDER (naskiĝis 1908 - mortis meze de 1989 en Amsterdam, Nederlando) estis dumviva membro de UEA, fakdelegito kaj regula membro de Societo Zamenhof.
Wim Spoelder [redakti]
Wim SPOELDER (naskiĝis 1917 - mortis la 21-an de novembro 1992 en Amsterdamo), estis dum pluraj jaroj patrono de TEJO kaj finance subtenis ankaŭ aliajn iniciatojn de UEA.
Ŝ [redakti]
T [redakti]
U [redakti]
Henk Uittenbogaard [redakti]
Henk UITTENBOGAARD (naskiĝis en 1920; mortis la 24-an de februaro 2002 en Utrecht) estis nederlanda esperantisto kaj estrarano de la sekcio en Hilversum.
Ŭ [redakti]
V [redakti]
P. H. van Terwisga [redakti]
P. H. VAN TERWISGA (naskiĝis 1911 - mortis en aŭgusto 1989 post longa malsano) estis UEA-delegito sur la insulo Vlieland, Nederlando. Ĝis sia morto li energie pledis kaj aktivis por la uzo de Esperanto en unuiĝinta Eŭropo.
Johanna C. van Tinteren [redakti]
Johanna C. VAN TINTEREN (naskita en 1903; mortinta la 26-an de junio 1999 en Amersfoort) estis nederlanda esperantistino. Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj tre aktivis eĉ alt-aĝe, interalie kiel regula kongresano kaj loka delegito dum tri jardekoj.
E. van Veenendaal-Bouwes [redakti]
E. VAN VEENENDAAL-BOUWES (mortis en 1966) estis nederlanda esperantistino, fondinto de Tutmonda Junular-Organizo, kiu nun nomiĝas TEJO. De 1947 ĝis la morto ŝi estis honora prezidantino de TEJO.
Herman Veldhuis [redakti]
Herman VELDHUIS (1929 - mortis la 28-an de februaro 1991) estis multjara delegito en Den Helder, Nederlando.
Jan Verheule [redakti]
Jan VERHEULE (1930-2000), delegito en Apeldoorn (Nederlando), kasisto kaj sekretario de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, redaktoro de ties Esperanta Ligilo, mortis la 21-an de junio 2000.
Leni de Vries-Kanning [redakti]
Leni de VRIES-KANNING (naskiĝis 1902 - mortis la 20-an de aprilo 1993 en Groningen (Nederlando) estis dumviva membro de UEA kaj multjara loka aganto,.
Aaltje Vrolijk-Hemelman [redakti]
Aaltje VROLIJK-HEMELMAN (naskiĝis 1911 - mortis la 15-an de decembro 1988 en Almelo, Nederlando) estis dumviva membrino de UEA kaj la delegitino en Almelo.
W [redakti]
Ko Wallenburg [redakti]
Ko WALLENBURG estas nederlanda esperantisto. En 1949 li fariĝis ĉefperanto de TJO en Nederlando.
Gerrit Woud [redakti]
Gerrit WOUD, nederlandano, fabriklaboristo. Naskiĝis en la 20-a de aŭgusto 1886 en Zaandam. Lernis Esperanton en 1912 kun sia edzino. Pioniro de Esperanto en sia regiono. Kursoj, agado en la sindikata movado.
Gerda Wulfers-Meddens [redakti]
Gerda WULFERS-MEDDENS (1911-1999) forpasis la 22-an de aprilo en Nimego (Nederlando), kies E-societon ŝi kun sia edzo kunfondis en 1961. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj ŝi redaktis la kluban Nia Bulteno. Longe delegito pri turismo, ŝi estis regula ano de Societo Zamenhof kaj mecenato.
X [redakti]
Y [redakti]
Z [redakti]
Frits Zeiler [redakti]
Frits ZEILER (1915-2000) forpasis la 14-an de marto en Bergen (Nederlando). Aktivulo de Universala Ligo, membro de UEA ekde 1936 kaj jura fakdelegito dum longa tempo ekde la 30-aj jaroj, li mecenate subtenis multajn valorajn projektojn de UEA kaj de la landa asocio en Nederlando.
Jan Ziermans [redakti]
Jan ZIERMANS estis nederlanda esperantisto. Li redaktis la periodaĵon Holanda Pioniro de 1914 ĝis 1917. Li kuntradukis la "orientan romanon" "Akbar" de P. A. S. Van Limburg Brouwer kaj tradukis la Koncertan Kantaron. Li verkis la kanton "Ĉaskorno" troveblan en Ni kantu kaj deklamu!.