GAZ-66

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GAZ-66
ruse ГАЗ-66
familio de veturiloj
Produktanto Gorkija Aŭtomobila Uzino (Sovetunio, Rusio)
Produktata 1964-1999
Dezajnisto Aleksandr Prosvirnin
Klaso kamiono
Motoro kaj transmisio
Motoro ZMZ-513 kvartakta okcilindra, 120 ĉevalpovoj.
Transmisio la mekanika 4-ŝtupa
Pezo kaj povumo
Pezo 3 470 kg (7 650 lb)
Dimensioj
Longeco 56 550 mm (sen vinĉo)
Larĝeco 23 420 mm
Alteco 24 400 mm (laŭ stirejo)
Veturalteco 3 150 mm
Benzin-kapacito 55,5 USgal (210,1 l) (2x105)
Modeloj
Antaŭa modelo GAZ-63 kaj GAZ-62
Sekvanta modelo GAZ-3308
vdr
Reakcia salvopafa sistemo BM-21V, stirejo kun baŝa markezo, forigeblaj pordoduonoj, fronta glaco deĵeteblas (paraŝutataka versio). Sur aksingoj de la antaŭaj radoj estas ilo por sineltiro.

GAZ-66 (ruse ГАЗ-66) estis sovetia kaj rusia kamiono kun kvar radoj (ĉiuj movaj), ŝarĝokapablo 2,0 tunoj kaj la stirejo super la motoro. Tio estis la plej amasa tutradmova duaksa kamiono en la Soveta Armeo, entreprenoj kaj organizaĵoj de Sovetunio kaj Rusio de la 1960-aj ĝis la 1990-aj jaroj. Ĝi estis dezajnita de Aleksandr Prosvirnin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj provaj ekzempleroj de GAZ-66 estis kreitaj en 1962 kadre de evoluigo de la 1,2-tuna kamiono GAZ-62, kiu estis produktata de 1958 ĝis 1962 (en tre eta kvanto) kaj kiel sukcedinto de la 2-tuna kamiono GAZ-63, produktita de 1948 ĝis 1968. La seria fabrikado de GAZ-66 komenciĝis en julio 1964. En 1968 la kamiono ricevis centralizan sistemon de reguligo de aerpremo en pneŭoj (GAZ-66-01 kaj ties modifikoj). En 1966 ĝi estis honorigita je la Ora medalo de ekspozicio «Moderna agrikultura tekniko» en Moskvo. En 1967 GAZ-66 gajnis la Oran medalon en la internacia agrikultura ekspozicio en Lepsiko (GDR). En aprilo 1969 GAZ-66 iĝis la unua soveia auto, ricevinta la Ŝtatan Kvalitsignon. Ĝi estis eksportata al ĉiuj socialismaj landoj kaj vaste uzata en armeo kaj civilaj entreprenoj kaj organizaĵoj. En la Armitaj Fortoj de Rusio ĝi estis vaste uzata en la Paraŝutistaj trupoj kaj la Limgardaj trupoj.

En 1995 la amasa produktado de GAZ-66-11 kaj ties modifikoj haltis. Anstataŭe la Gorkija Aŭtomobila Uzino komencis produktadon de GAZ-3308 Sadko, unifikitaj kun GAZ-3307. La lasta GAZ-66-40 estis fabrikita la 1-an de julio 1999. Entute estis produktitaj 965 941 ekzempleroj de la familio GAZ-66.

GAZ-SAZ-3531, baskulkamiono por agrikulturo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sian altan travetureblecon la kamiono ŝuldas al memblokaj diferencialoj de la frontĉaro kaj postĉaro kaj al pneŭoj kun reguligebla premo
La mova frontĉaro, videblas hidraŭlika cilindro de la plifortigilo de la stirregado. Finaĵoj de risortoj estas fiksitaj inter rezinaj "kusenoj"
La mova postĉaro, krucoj de kardana artiko estas ŝirmitaj de metalaj kapotoj. Videblas vakua plifortigilo de la hidraŭlika bremsomekanismo.

GAZ-66 estas kamiono kun plialtigita traveturebleco kaj 2-tuna ŝarĝkapablo, destinita por veturado laŭ malbonaj vojoj aŭ ekster ili. La plialtigita traveturebleco kreiĝas danke al uzado de memblokaj diferencialoj de la frontĉaro kaj postĉaro, pli alta vojalteco kaj reguligebla aerpremo de pneŭoj (raddiskoj havas specifan konstrukcion), por alpumpi pneŭojn haveblas kompresoro ligita al motoro. La motoro havas antaŭlanĉan varmigilon PĴB-12. La labora bremsosistemo estas hidraŭlika apartigita kun vakua plifortigilo, la halta bremsosistemo havis cilindran bobenan transmisian bremson. Haveblas la hidraŭlika plifortigilo de la stirregado.

Grava specifaĵo de tiu ĉi aŭto estas balancigita situo de la pezocentro, preskaŭ egala ŝarĝo sur la unua kaj malantaŭa aksoj, kompakteco danke al stirejo situanta super la motoro, pro kio la aŭto estis vaste uzata en la paraŝutistaj trupoj, ĉar ĝi alteriĝis sur ĉiujn radojn samtempe, sen kliniĝo de la stirejo. Tamen limigita interna spaco de la stirejo kaj ties situo tuj super la radoj estigis danĝeron por skipo kaze de minekslodo. Pro tio ekde la 1980-aj jaroj GAZ-66 estis forigata de la sovetaj bataltrupoj en Afganio. En la 1990-aj jaroj GAZ-66 estis amase forigata de la armeaj trupoj. Poste ĝin anstataŭis kapota kamiono GAZ-3308 Sadko kun simila movparto, sed pli longa.

Por rigardi la motoron, oni formovas la stirejon laŭ ĉarniroj antaŭen. Inter la ŝofora sidilo kaj tiu pasaĝera troviĝas neforigebla kapoto, kiu kaŝas la motoron. Pro tio kurba stango de rapidumskatolo troviĝas dekstre, malantaŭe de la stiristo, kio estigas ioman malkomforton dum ŝanĝo de la rapidumoj.

Por stirista ripozo en GAZ-66 kutime haveblis alkroĉebla baŝa hamako, kiu kroĉiĝis je kvar hokoj en la stirejo.

La frontĉaro kaj postĉaro kuŝas sur laŭlongaj duonelipsaj risortoj kun hidraŭlikaj teleskopaj amortiziloj ambaŭflanke aktivaj. GAZ-66 distingiĝis per glata movo. Pro unuoblaj risortoj sur la postĉaro kaj memblokaj diferencialoj en la ĉefaj rapidumoj, oni devis eviti troŝarĝon de la aŭto.

Ĉefaj modifikoj de GAZ-66 kaj specifaj karoserioj sur ĝia ĉasio[redakti | redakti fonton]

GAZ-66 sur sovetia poŝtmarko

Hejmlandaj[redakti | redakti fonton]

  • GAZ-66-1 (1964—1968) — la unua modelo sen centraliza sistemo de reguligo de aerpremo en pneŭoj.
  • GAZ-66А (1964—1968) — kun vinĉo.
  • GAZ-34 — eksperimenta specimeno kun 6 radoj (ĉiuj movaj).
  • GAZ-66B (с 1966) — paraŝutista versio kun teleskopa stirkolono, faldebla tegilo kaj deĵetebla kadro de ventoŝirma glaco.
  • GAZ-66D (1964—1968) — ĉasio kun skatolo por povforpreno.
  • GAZ-66P — selkupla trenaŭto (eksperimenta).
  • GAZ-66E (1964—1968) — kun ŝirmita elektroaparataro.
  • GAZ-66-01 (1968—1985) — baza modelo kun centraliza sistemo de reguligo de aerpremo en pneŭoj.
  • GAZ-66-02 (1968—1985) — kun vinĉo.
  • GAZ-66-03 (1964—1968) — kun ŝirmita elektroaparataro.
  • GAZ-66-04 (1968—1985) — ĉasio kun ŝirmita elektroaparataro.
  • GAZ-66-05 (1968—1985) — kun ŝirmita elektroaparataro kaj vinĉo.
  • GAZ-66-11 (1985—1996) — modernigita baza modelo.
  • GAZ-66-12 (1985—1996) — kun vinĉo.
  • GAZ-66-14 (1985—1996) — ĉasio kun ŝirmita elektroaparataro kaj skatolo por povforpreno.
GAZ-66, karoserio de K66 kun filtroventolilo
Aŭtomata bombokanono AGS-17 starigita sur rado de la postĉaro de GAZ-66 (memfarita tureta instalaĵo), Afganio. Julio 1988
  • GAZ-66-15 (1985—1996) — kun ŝirmita elektroaparataro kaj vinĉo.
  • GAZ-66-16 (1991—1993) — modernigita versio kun motoro ZMZ-513.10, fortigitaj pneŭoj (radoj estas unudeklivaj), modifitaj bremsoj, platformo sen superradaj niĉoj (poste ili estis starigataj ankaŭ sur GAZ-66-11 kaj GAZ-66-40); ŝarĝokapablo 2,3 tunoj.
  • GAZ-66-21 (1993—1995) — civila modifiko kun duoblaj pneŭoj de la postĉaro kaj ligna platformo tipo GAZ-53, ŝarĝokapablo 3,5 tunoj.
  • GAZ-66-31 — ĉasio por baskulkamionoj.
  • GAZ-66-41 (1992—1995) — kun senenblova turbodizelmotoro GAZ-544.
  • GAZ-66-40 (1995—1999) — kun turbodizelmotoro GAZ-5441.
  • GAZ-66-92 (1987—1995) — norda versio.
  • GAZ-66-96 — ĉasio por laborskipaj busoj.

Eksportaj[redakti | redakti fonton]

  • GAZ-66-51 (1968—1985)
  • GAZ-66-52 (1968—1985) — kun vinĉo.
  • GAZ-66-81 (1985—1995) — por landoj kun modera klimato.
  • GAZ-66-91 (1985—1995) — por landoj kun tropika klimato.

Specialaj[redakti | redakti fonton]

  • AP-2 — aŭtobandaĝejo (ĉefa veturilo de la regimenta kuracejo).
  • AS-66 — sanitara aŭto, destinita por evakuado de la vunditoj.
  • DDA-2 — DDP-2М, desinfekta-duŝeja instalaĵo, uzata en armeaj (foje en civilaj) sanitara-epidemiologiaj trupoj.
  • GZSA-731, 983А, 947, 3713, 3714 — furgonoj «Poŝtejo», «Pano» kaj «Kuraciloj».
  • MZ-66 — oleoŝarĝa aŭto.
  • R-142 — komandestra-staba aŭto.
  • 3902, 3903, 39021, 39031 — moveblaj riparejoj por okazigo de la teknika helpo al agrikulturaj veturiloj.
  • 2001, 2002, 3718, 3719, 3716, 3924, 39521 — moveblaj klinikoj.
  • GAZ-SAZ-3511 — agrikultura baskulkamiono sur ĉasio GAZ-66-31 (muntita en Saransko).
  • GAZ-KAZ-3511 — agrikultura baskulkamiono sur ĉasio GAZ-66-31 (muntita en Biŝkeko, Kirgizio).

Busoj[redakti | redakti fonton]

  • NZAS-3964, Volgar-39461 — laborskipaj busoj (sur ĉasio oni starigis komfortan karoserion kun pasaĝeraj sidiloj).
  • APP-66 — buso kun plialitigta traveturebleco, pneŭoj kun reguligebla premo. Estis produktata de la 172-a Centra aŭtoripara uzino, nur por la Ministerio pri defendo de Sovetunio. Ĝis 1987 estis fabrikitaj 8000 ekzempleroj[1]
  • PAZ-3201, versio de PAZ-672 kun ĉiuj movradoj.
  • PAZ-3206, versio de PAZ-3205 kun ĉiuj movradoj.

Teknikaj karakterizoj de GAZ-66-11[redakti | redakti fonton]

Tipo Duaksa kamiono
Ŝarĝokapablo 4 000 kg
Maksimuma permesebla maso 5 940 kg
Longo 5 806 mm (kun vinĉo)
Larĝo 2 322 mm
Alto ĉe la markezo, sen kargo 2 520 mm
Alto ĉe la stirejo, kun tuta ŝarĝo 2 490 mm
Aksodistanco 3 300 mm
Vojalteco 315 mm
Fronta radsulko 1 800 mm
Posta radsulko 1 750 mm
Turnoradiuso 9,5 m
Profundeco de traveturebla vadejo
(laŭ fundo)
0,8 m
Motoro ZMZ-66-06 okcilindra kvartakta,
kun likva malvarmigado
Labora volumeno 4 254 cm3
Povo 120 ĉevalpovoj
Rapidumskatolo mekanika 4-ŝtupa kun sinkronigiloj
je la 3-a kaj 4-a rapidumoj
Disdonskatolo Kun malaltiga transmisiilo
kaj malŝaltebla frontĉaro
Movkondukilo malantaŭa aŭ tutrada
Radoj specialaj kun malkonektebla radcirklo
kaj flankoringo 8,00-18; pneŭoj 12,00-18
Premo en pneŭoj 0,5-3 kg/cm2
Maksimuma rapido
kun tuta ŝarĝo
90 km/hore
Volumeno de fuelujoj 210 litroj
Kontrolita fuelkonsumo, litroj/100 km
ĉe rapideco 60 km/hore
20
Fueltipo benzino А-72, A-76, АИ-80
Volumeno de akumulatoro 75 amperhoroj
Maksimuma kurento de aŭta generatoro 85 А

Ludiloj kaj suveniroj[redakti | redakti fonton]

Modeloj de GAZ-66 en skalo 1:43 estis produktataj de 1993 ĝis 1994 de firmao «Rusa miniaturo» (ruse Русская миниатюра) en Ekaterinburgo. Ili estis tre detalitaj. Similan modelon produktis uzino «Mossar» (ruse Моссар), eksa «Agat» (ruse Агат) en Saratovo. Firmao «Technopark» (Ĉinio) produktas diverskolorajn modelojn de GAZ-66 kaj GAZ-34: kun markezo, kun misilo, aŭtogruo. En 2012 firmao StartScaleModels produktis 3000 ekzemplerojn de modeloj de flankŝirmilaj GAZ-66. Firmao «Orienta Ekspreso» (ruse Восточный Экспресс) en skalo 1:35: radioaŭto, kun kontraŭaviadila kanono ZU-23-2, kun markezo kaj aliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (1988) Просвирнин А. Д.: Автомобиль ГАЗ-66-11. Устройство, техническое обслуживание и ремонт (ruse). Moskvo: Транспорт, p. 312. ISBN 5-277-00133-6.
  • (1996) Кудрявцев Ю. В.: Автомобиль ГАЗ-66 и его модификации. Руководство по ремонту — каталог деталей (ruse). Moskvo: Агро-книга.
  • Гоголев, Л. Д.. (1990) Автомобили-солдаты: Очерки об истории развития и военном применении автомобилей (ruse). Moskvo: Патриот, p. 191. ISBN 5-7030-0226-5.
  • (1990) Руководство по обслуживанию ГАЗ-66 (ruse).
  • «Войсковой ремонт автомобиля ГАЗ-66».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Retejo de la 172-a Centra aŭtoripara uzino (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-05-09. Alirita 2015-05-09. АПП-66