GERB

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GERB
emblemo
flago
politika partio en Bulgario
Komenco 3-a de decembro 2006 vd
Lando(j) Bulgario vd
Sidejo Sofio
Ideologio

konservativismo • liberala konservativismo • poreŭropismopopolismo

Fondinto(j) Bojko Borisov vd
Ĉefestro(j) Bojko Borisov vd
Membro de Internacia Demokratia UnioEŭropa Popola PartioEŭropa Popola PartioCentrodemokratia Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Gvidantoj de la partio GERB: Bojko Borisov

GERB (bulgare ГЕРБ) estas konservativa politika partio en Bulgario ĉirkaŭ Bojko Borisov, la eksa urbestro de Sofio, eksa sekretario en la ministerio pri internaj aferoj kaj ekde julio 2009 ĉefministro de Bulgario. Bojko Borisov konsideriĝas la neoficiala partia prezidanto, kvankam la formala prezidanto estas Cvetan Cvetanov.

La literoj GERB estas mallongigo el la komencaj literoj de Graĵdani za Evropejsko Rasvitie na Bălgarija (cirile „Граждани за европейско развитие на България“) - en Esperanto „Civitanoj por Eŭropa Evoluo de Bulgario“. La partio ekde la jaro 2007 estas membro de la Eŭropa Popola Partio kaj reprezentiĝas en la Eŭropa Parlamento en la frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj.

La partio fondiĝis la 3-an de decembro 2006, surbaze de samnoma civitana iniciato fondita de Bojko Borisov en majo 2006. Rapide post sia fondiĝo la partio iĝis la gvida politika forto de Bulgario. En majo 2009 ĝi gajnis 24 procentojn de la bulgaraj voĉoj en la Eŭropaj Balotoj 2009, iĝis la plej forta bulgara partio en la parlamento, kaj tie ricevis kvin parlamentajn seĝojn.

En la nacia parlamenta baloto en Bulgario de la 5-a de julio 2009 la partio ricevis preskaŭ 40 % de la voĉoj, starigis malplimultan registaron, kaj en la parlamento estas senrezerve subtenata de la naciisma partio Ataka, kaj konstruktive ankaŭ helpata de du centre dekstraj koalicioj — la tiel nomata „Blua Koalicio“ kaj la alianco „Ordo, Sekureco kaj Justeco“.

En julio 2010 Bojko Borisov diris al ĵurnalistoj, ke li taksas laboron de lia registaro dum la pasinta ekde la baloto jaro kiel „bona“. Li aldonis, ke li metus la noton „ses“ (en bulgaraj lernejoj oni uzas ses-punktan taksadon) al sia agado, se la traktado kun Rusio pri energiaj projektoj finiĝos kun la atingo de liaj kondiĉoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]