GFDL
El Vikipedio
GFDL (angla mallongigo de "GNU Free Documentation License", Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj) estas simila al la permesilo GPL, sed estas por dokumentoj, ne programoj. Dokumento sub la permesilo estas libera kaj kopilefta. Kopioj de la dokumento kaj eĉ redaktaĵoj restas sub la permesilo. Oni povas vendi ekzemplerojn, sed devas libere disponigi version redakteblan. GFDL permesas marki nevariendaĵojn por, ekzemple, aŭtornotoj.
Ĉiuj tekstoj en Vikipedio estis disponeblaj laŭ GNU FDL, sed nun eblas aldoni al ĝi tekstojn disponeblajn nur laŭ alia permesilo, CC BY-SA 3.0. Pro la kopilasa naturo de tiuj permesiloj, Vikipedio ne povas akcepti materialon kopirajtitan, krom tiuj ankaŭ sub la sama permesilo (aŭ originale aŭ per aparta permeso de la aŭtoro) aŭ akordigebla kun ĝi.
GNU FDL ankoraŭ evoluas.
Pro la komplikeco de GFDL, pro ĝia uzado sed netaŭgeco por netekstaj verkoj, kaj pro tio, ke ekzemple la ebleco aldoni nevariendaĵojn estas rigardata de iuj kiel malkonvena por libera permesilo, oni
- proponis krei pli simplan version, GNU SFDL, sen la maloportunaj ebloj;
- permesis al mastroj de vikioj laŭvole aldoni al verkoj disponeblaj laŭ GFDL-1.3 kaj aldonitaj al la vikioj antaŭ difinita dato eblon disponigi ilin laŭ alia kopilasa permesilo, “Creative Commons Attribution-ShareAlike (Atribuo-Kun sama permesilo) 3.0”.
La oficiala teksto de versio 1.3 de la GFDL estas ĉe http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html (angle).
Ekesperantigo estas legebla je GFDL/esperanta versio.