GIMP

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
GIMP
Wilber
Gimpscreen.png
Redaktilo de rastruma grafiko
Programisto GIMP Skipo
Lasta stabila versio 2.8.4 (5-a de februaro 2013)
Operaciumo Linukso, BSD, Darwin, Unikso, Vindozo
Lingvo(j) multilingva (52 tradukoj, 37 plenaj) - ankaŭ Esperanto
Programtipo Bildmanipulilo
Licenco GPL (libera programaro)
Retejo www.gimp.org
v  d  r
Information icon.svg

GIMP (angle: GNU Image Manipulation Program) estas libera redaktilo por rastrumera grafiko. Parte estas subtenata vektora grafiko. La projekto estis fondita de Spencer Kimball kaj Peter Mattis en 1995 jaro. Nun ĉe la projekto laboras grupo de volontuloj.

Enhavo

Funkcioj de GIMP [redakti]

Penikoj, koloriloj kaj pentriloj [redakti]

GIMP enhavas 48 defaŭltajn penikojn kaj eblas krei novajn. Penikoj povas esti uzataj por forviŝi au krei ion. Penikoj povas esti molalimaj kaj durlimaj. GIMP havas paletron por skemoj RGB, HSV, CMYK plus ilo per kiu oni povas elekti koloron de sur redaktata bildo.

Tavoloj kaj travidebleco [redakti]

GIMP ebligas redaktadon de tavoloj en unu bildo. Tavoloj povas esti kaŝataj por oportuneco kaj esti parte aŭ tute travideblaj.

Efektoj kaj filtriloj [redakti]

GIMP havas ĉirkau 150 defaŭltajn efektojn kaj filtrilojn. Krom tio eblas instali apartajn efektojn.

Skriptoj [redakti]

GIMP ebligas krei kromaĵojn per Scheme, Perl, Python, Tcl kaj Ruby.

Dosiertipoj [redakti]

GIMP povas legi kaj skribi tiujn ĉi dosier-tipojn:

  • GIMP XCF, propra tipo (.xcf, densigita .xcf.gz aŭ .xcf.bz2)
  • Autodesk flic animacio (.fli)
  • DICOM (.dcm or .dicom)
  • PostScript dokumentoj (.ps, .ps.gz, .eps)
  • FITS astronomiaj bildoj (.fits, or .fit)
  • Streka Streka Variskala Grafiko (.svg)
  • Microsoft Windows emblemo (.ico)
  • Microsoft maldensigita AVI (.avi)
  • Windows rastrumaĵo (.bmp)
  • Paintshop Pro bildo (.psp, .tub)
  • Adobe PhotoShop Dokumentoj (.psd, .pdd)
  • PNM bildo (.pnm, .ppm, .pgm, .pbm)
  • Compuserve Graphics Interchange Format bildoj kaj animaciaĵoj (.gif)
  • Joint Photographic Experts Group Images (.jpeg, .jpg, .jpe)
  • Portable Network Graphics (.png)
  • Tagged Image File Format (.tiff, .tif)
  • TARGA (.tga)
  • X bitmap image (.xbm, .icon, .bitmap)
  • X pixmap image (.xpm)
  • X window dump (.xwd)
  • Zsoft PCX (.pcx)

GIMP povas legi sed ne konservi tiujn ĉi tipojn:

  • Adobe PDF dosieroj (.pdf)
  • Kruda bildo tipo (diversaj sufiksoj)

GIMP ankaŭ povas konservi tiujn ĉi tipojn sed ne povas ilin legi:

  • HTML kiel tabelo kun koloritaj ĉeloj (.html)
  • C_(programlingvo) fontkodoj kiel tabelo (.c, .h)
  • Multiple Network Graphic layered image files (.mng)
  • ASCII Arto aŭ HTML, bildo konsistas el diversaj simboloj

Distribuoj [redakti]

GIMP estas disponebla por diversaj operaciumoj. Oficiala retpaĝaro ne distribuas instaldosierojn sed nur fontkodojn.

Instaldosieroj por Vindozo faras Jernej Simoncic. GIMP por Vindozo[1] estas projekto de SourceForge.

Referencoj [redakti]

  1. GIMP por Vindozo

Eksteraj ligiloj [redakti]