GRECE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GRECE
pensfabriko
Komenco 1969 vd
Ideologio

etna naciismo

Fondinto(j) Alain de Benoist • Pierre d'Arribère • Pierre Bérard • Jacques Bruyas • Yves Esquieu • Dominique Venner • Roger Lemoine • Giorgio Locchi • Antonio Lombardo • Jean-Jacques Mourreau • Jean-Claude Rivière • Maurice Rollet • Yves Rouxeville • Jean-Paul Touzalin • Jean-Claude Valla • Roger Vétillard • Pierre Vial • Jean-Marcel Zagamé vd
vdr

GRECE (Groupement de Recherche et d'Etudes pour la Civilisation Européenne) estas internacie aganta "pensfabriko", t.e. aktivula reto kaj ampleksa diskutforumo de la (eŭropa) Nova Dekstrularo. Ĝi estis fondita en Nico (Francio) en januaro 1969 kun la laŭstatuta celo fari metapolitikajn, sciencajn studojn. GRECE havis jam en 1983 laŭ siaj propraj indikoj ĉirkaŭ 3000 membrojn, organizitajn en 30 lokaj kaj regionaj grupoj. Aldoniĝas rondoj de subtenantoj, kiuj rekrutas el inter ĵurnalistoj, artistoj kaj sciencistoj. Ĝi agadas "metapolitike" (pruntinte la terminon "metapolitiko" de Antonio Gramsci), t.e. cele al longedaŭra modifo de bazaj politikaj sintenoj en la socio, kaj ne aktualpolitike aŭ partipolitike.

De ĝia fondiĝo unuarange figuras en GRECE la ĉefteoriulo Alain de Benoist. GRECE okazigas regulajn seminariojn, funkciigas la eldonejon Les Éditions Copernic kaj eldonas interalie la gazetojn Nouvelle École, Éléments kaj Krisis. La teoria gazeto Nouvelle École de 1974 ricevas dotaĵojn de la Académie française. Ĝin subtenis diverstendencaj dekstraj aŭtoroj, ankaŭ el la rasisma kaj faŝisma spektro. Ĝia legantaro estas laŭ leganto-enketo plimulte juna kaj universitate klera.

Alie ol la pli konataj kaj facile rekoneblaj varioj de ekstremdekstrismo, GRECE sukcesis iĝi iom influa en intelektulaj rondoj de Francio kaj aliaj eŭropaj landoj. Ĝi agadas i.a. por anstataŭigi en dekstraj medioj la malnovtipan biologian rasismon per la pli moderna kulturismo bazita sur etnoplurismo kaj miksofobio. Tiu ĉi ideologio temigas la t.n. "rajton je diferenco" kaj la detruon de "identecoj" per mondskala kultura interinfluado. Plia temo estas la remalkovro de la laŭdire komuna hindeŭropa pasinteco de la eŭropanoj, la paganaj kultoj kaj la politeismo, kiujn la kristanismo subigis. GRECE komencis sin turni ankaŭ al la ekologia temaro ĉirkaŭ 1993.

Spite la metapolitikan orientiĝon, membroj de GRECE liveris al la franca Nacia Fronto (Front National) ideologian helpon celantan plibonigi la publikan bildon de tiu partio ĉe pli kleraj sociaj tavoloj. Unu grupo disiĝis en la 80-aj jaroj por rekte agadi partipolitike en Francio. Anoj de tiu grupo kuniniciatis la partion MNR (Mouvement National Républicain), kiu forskismis de la Nacia Fronto. Alia grupo kredis percepti ideologian moliĝon de GRECE, rimarkeblan en la malfermiĝo al komunumismo, kiun de Benoist alstrebis. Anoj de tiu grupo establis en 1993 la grupon Synergies Européennes.

Unu inter esperantistoj relative konata membro de GRECE estas la franca profesoro de juro Guy Héraud (1921-2003), kiu estis membro de la patrona komitato de Nouvelle École. Héraud membris ankaŭ en la redakcia komitato de Language Problems and Language Planning kaj signife kontribuis komence de la 70-aj jaroj al la popularigo de la hipotezo, ke Esperanto povus helpi konservi lingvojn kaj kulturojn de malgrandaj etnoj en etnofederacie reorganizita Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.