GSM

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
GSM-telefono

GSM (angle: Global System for Mobile Communications, tio estas Tutmonda Sistemo por Mobila Komunikado) la plej ĝeneraligita formo por mobiltelefono kun pli ol 2 miliardoj da telefonoj estas disvastigitaj al pli ol 218 landoj kaj teritorioj. La granda disvastiĝo instigis al unu larĝe internacia kunlaboro inter la telefonfirmaoj kiuj igas ĝin ebla por la klientoj uzi ilian GSM-abonon kaj telefonon en multaj landoj. LA GSM-sistemo estis sufiĉe multe malsama ol la antaŭaj sistemoj, ĉar tio de la komenco estis plene ciferecigita kaj tio nomiĝas de tiu kialo kiel la sistemo de 2-a generacio (2G). Krome komputila komunikado tre frue fariĝis integrita parto de la sistemo. Por la vidpunkto de klientoj tio signifis pli bonan kaj homogenan parolad-kvaliton kaj eblecojn por simpla kaj malmultekosta komputila komunikado kiel ekz. SMS. Por la telefonfirmaoj GSM havis tiun avantaĝon ke la libere alireblaj normoj donis eblecon por kunkupli teleekipaĵon de malsamaj fabrikistoj, kaj igis ĝin ebla ellabori interkonsentojn pri servi alies klientojn (la tielnomataj vagad-interkonsentoj). LA GSM-normoj evoluis ekde la komenco, sed oni ne ŝanĝis la originajn specifojn, tiam la unuaj telefonoj daŭre povas esti uzataj. La aldonaĵoj al GSM ĉefe direktiĝis al datumtranssendo kun la enkonduko de teknologioj kiel GPRS, EDGE, UMTS, HSPA, kaj LTE.

Historio[redakti]

Tra la tempo malsamaj sistemoj estis evoluigitaj cele de Mobila komunikado, sed ili plej ofte ne estis bazigitaj en normigitaj specifoj. Malsamaj landoj starigis siajn proprajn sistemojn (kiel ekz. NMT en la nordiaj landoj) kaj tio estis fonto al ĝeno por kaj abonantoj kaj operatoroj ĉar la malsamaj sistemoj ne povis funkcii kune. Konsekvence decidis CEPT (Conférence Européenne des administrations des Postes et des Télécommunications) en 1982 entrepreni la evoluon de komuna sistemo, kiu devis esti uzata en tuta Eŭropo. La evoluiga grupo ricevis la francan nomon Groupe Spéciale Mobile kiu mallongiĝis al GSM. Pli poste oni elektis nomi la sistemon Tutmonda Sistemo por Mobila Komunikado - nomo kiu reuzas La GSM-mallongigon sur praktika maniero. La unua-GSM-voko de la mondo estis farita de la finna ĉefministro Harri Holkeri al Kaarina Suonio (urbestro en grandurbo de Tampere) la 1-an de julio de 1991. La unua reto estis konstruita fare de Telenokia kaj Siemens AG kaj funkciigita fare de Radiolinja. En 1992, la unua mallonga mesaĝada servo (SMS aŭ "tekstmesaĝo") estis sendita. Vodafone UK kaj Telecom-Finnlando subskribis la unuan internacian vagadan interkonsenton. En 1993, Telecom-Aŭstralio iĝis la unua firmao uzi GSM-reton ekstere de Eŭropo. En 1998, la 3-Generacia Partnereca Projekto (3GPP) estis starigitaj. Nun oni pritraktas sistemon 4-Generacian LTE (angle: Long Term Evolution). La GSM Unuiĝo taksas ke GSM-teknologio servas 80% el la tutmonda mobil-telefona merkato, pli ol 1,5 miliardaj homoj en pli ol 212 landoj kaj teritorioj. Pro tio estas GSM la plej populara sistemo por mobil-telefonado en la mondo.

SIM Karto[redakti]

Ĉiuj GSM-telefonoj estas provizitaj per SIM-karto (angle: Subscriber Identity Module, tio estas Abona Identeca Modulo) kiu enhavas informojn pri la abono de la uzanto kaj ankaŭ aliajn informojn kiel telefonlibro kaj SMS-provizejo. Tio signifas, ke la uzanto povas translokigi sian abonon al alia telefono per simpla translokigon de la SIM-karto. Renverse tio ankaŭ signifas ke oni povas ŝanĝi abonon de la sama telefono per ŝanĝo de la SIM-karto.