Steradiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GSR)

Steradiano estas mezurunuo de spaca angulo. Ĝia simbolo estas sr. Se oni konsideras la sferan surfacon kun radiuso unu, kies centro troviĝas ĉe la vertico de tiu spaca angulo, kies grando estas unu, la sekcaĵo inter la sfera surfaco kaj la spaca angulo havas areon unu.

La limigita per cirklo parto de la sfera surfaco havas areon r2 kie r estas radiuso de la sfero. Tiel solida angulo de la parto de sfera surfaco estas unu steradiano.