Grand Theft Auto: Vice City

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GTA: Vice City)
Grand Theft Auto: Vice City

Disvolvo Rockstar North
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Produktoro Leslie Benzies
Serio Grand Theft Auto
Antaŭita de Grand Theft Auto 3
Sekvita de Grand Theft Auto: San Andreas
Platformo Xbox
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope
Necesaj komponaĵoj Vindozo 98/ME/2000/XP/Vista; Pentium 800 MHz; 128 MB da RAM; Grafika karto kun 32 MB da RAM; Sonkarto kompatibila kun DirectX; 8x CD-ROM-legilo; 915 MB da libera spaco sur malmola disko; DirectX 8.1 aŭ pli nova
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Kronologio de la serio
Grand Theft Auto

Erao GTA 1

1961London, 1961
1969London, 1969
1997Grand Theft Auto


Erao GTA 2

2013Grand Theft Auto 2


Erao GTA 3

1984Vice City Stories
1986Vice City
1992San Andreas
1998Liberty City Stories
2000Advance
2001Grand Theft Auto 3


Erao GTA 4

2008Grand Theft Auto 4
(The Lost and Damned,
The Ballad of Gay Tony)

2009Chinatown Wars

Grand Theft Auto: Vice City estas la kvara epizodo de la sagao Grand Theft Auto, kreita de Rockstar Games en 2002. Vice City eniris en Guinness-libro de rekordoj kiel plej vendita ludo por PlayStation 2, kun naŭ milionoj da ekzempleroj en decembro 2003 [1].

Temo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ludo disvolviĝas en la jaro 1986: Tommy Vercetti, krimulo je la servo de la Forellianoj, tre potenca mafia familio de Liberty City, liberiĝas post 15 jaroj en malliberejo pro plura hommortigo; Sonny Forelli, estro de la familio Forelli kaj malnova estro de Tommy, sendas lin al Vice City por konkludenda afero. Ĝuste en la urbo, Tommy ekkonas Ken-on Rosemberg-on, advokaton je la servo de la Forellianoj, paranojan kaj drogodependan kaj unikan kontaktulon de Sonny en Vice City, kiu lin kondukos en la lokon de la ”afero”, konsistanta la aĉeto de kelkaj kilogramoj de kokaino por Sonny el du konataj liverantoj. Sed la renkontiĝo malbone finiĝas: kelkaj krimuloj enrompas en la lokon kaj mortigas la lakeojn de Tommy kaj unu el la du liverantoj. Tommy perdas drogon kaj monon kaj per la helpo de la advokato Rosemberg sukcesas forkuri.

Post iomete da tempo, Tommy rakontas la konkludon de la renkontiĝo al Sonny, kiu, furiozante pro la perdo de sia mono, postulas ties redonon. Helpate de Rosemberg, Tommy, kiu volas reatingi drogon kaj monon, komencas enpaŝi la kriman vivon de Vice City, konante Juan-on Garcia-n Cortez-on, kolonelon jam pensiitan, kiu administras ŝirmaktivojn, kaj Kent-on Paul-on, de anglaj originoj, kun pluraj kontaktoj en la muzikmondo kaj ankaŭ manaĝeron de Love Fist, fama rokmuzika grupo. Mortiginte narkotiktrafikiston, Tommy renkontas Lance-n Vance-n, la drogoliveranton supervivintan la embuskon, kiu proponas al li kunlaboradon por reakiri tion, kion ili perdis. Dank’al kontaktuloj de kolonelo Cortez, Tommy kaj Lance komencas labori por Ricardo Diaz, potenca kolombia estro de Vice City, koleriĝema kaj ekstreme danĝera.

Poste, dank’al ”flustrado”, Cortez informis Tommy-n ke la drogaferon fuŝis Diaz. Per la helpo de Lance, Tommy mortigas Diaz-on kaj ekposedas lian vilaon kaj liajn propraĵojn. Tommy tiel komencas labori por si, rezignante la serĉadon de la drogo kaj de la perdita mono. Helpite de Avery Carrington, maljuna entreprenisto kaj biena proprietulo, Tommy komencas aĉeti plurajn proprietaĵojn, inter kiuj luksan noktoklubon, rimezon por taksioj, malnovan tipografion, ŝipan konstruejon, glaciaĵfabrikon kaj la filmostudion de Vice City. Laborante por tiuj aktivoj, Tommy ekkonas Phil-on Cassidy-n, ekssoldaton kaj bonegan pafiston, Steve-n Scott-on, faman reĝisoron de sekse intensaj filmoj, Candy-n Sŭx-on, faman pornostelulinon de pornaj filmoj, Mitch-on Baker-on, estron de ekzaltita motorciklobando, Umberto-n Robina-n, estron de la Kuba bando, kaj Auntie-n Poulet-on, jam aĝan sinjorinon apartenantan al la Haitia bando.

Kun la pasado de la tempo, la amika rilato kun Lance difektiĝas: tiu sin sentas uzata, ne havi el Tommy la rekompencojn, kiujn li meritas. Dume Sonny alvenas al Vice City por obteni la profitojn de la posedaĵoj de Tommy (li opinias havi la rajton fari tion); ĉe la vilao, Tommy kaj Sonny renkontiĝas denove, post 15 jaroj: Tommy eltrovas, ke ĝuste lia malnova estro lin boltis pro plura hommortigo, elportonte al li 15 jarojn en malliberejo. Tommy eltrovas ankaŭ la perfidon de Lance (li faris tiel ke la proprietaĵoj de Tommy iru al la familio Forelli).

La momento de la reguligo estas fine alveninta: Tommy mortigas Lance-n kaj Sonny-n. Post tio, Tommy eliras el la vilao kune kun la advokato Rosemberg, deklarante esti detruinta la Nordon por doni spacon al la Sudo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La ludo pliboniĝas pri la profundeco kaj la komplekseco kompare al GTA 3, tamen tenante substance la saman aspekton de sia antaŭulo.

Rockstar Games plenumis plurajn plibonigojn kaj kelkaj el tiuj rilatas la liberecon en la ludo. Jam en GTA 3 eblis ŝteli aūtojn, kamionojn, furgonojn, boatojn kaj aviadilojn; sed Vice City entenas veturilon, kiu mankis en la listo: la aldono de motorcikloj al la urba trafiko igas nun uzeblaj ankaŭ motorciklojn surtenerajn, sportajn, lowrider-ajn kaj aliajn. Oni povos flugi helikoptere aŭ hidroplane, kaj ankaŭ piloti boatojn, inter kiuj velajn kaj pneŭmatajn boatojn; eniri en fermitajn lokojn kiel vendejojn kaj domojn kaj labori kiel portisto por la liverado de picoj. Kaj kompreneble, kiel en la tradicio de la sagao, bati la homojn.

En la ludo troviĝas multenombraj vestaroŝanĝoj krom la tipa aspekto kun ĝinzo kaj havaja ĉemizo, kiun kutime surhavas Tommy. La vestaroŝanĝoj estas uzeblaj nur en precizaj punktoj de la ludo, kaj kelkaj estas malblokeblaj nur supervenkante iajn misiojn de la historio [2].

Alia forta punkto de tiu ludo estas la longviveco, ebla ĉefe dank’al la fakto, ke Vice City estis plenigita per ”ludetoj” (krom nature la jam konataj misioj aktiveblaj ŝtelante taksiojn, ambulancojn kaj policajn aŭtojn kaj la trovendaj kaŝitaj paketoj entenantaj kokainon). La ludo estas dissemita de multaj ludetoj kiel celpafado al la mevoj, strenaj kurejoj, ĉambroj kaj lokoj kiuj memorigas famajn filmojn (inter kiuj Scarface) kaj tiel plu.

Fininte la ĉefajn misiojn, oni povas aĉeti plurajn utilajn ejojn por la fina kompletigo de la ludo, kiel ekzemple la tipografion, kiu produktos solidajn enspezojn, aŭ la glaciaĵvendejon, kiu oficas kiel ŝirmo por la kokaindebito, kaj la koncesiulon pri aŭtomobiloj, dank’al kiu eblas partopreni sekretajn kurojn gajnonte tiamaniere alian monon.

Aparte prizorgita estas la sonstrio, kunmetita el la ĉiaĝenraj 80-jaraj sukcesoj.
Por la dublado partoprenis famaj aktoroj, inter kiuj Ray Liotta en la rolo de Tommy Vercetti kaj Burt Reynolds en la rolo de Avery Carrington.

Elementoj kaj aĵoj en la ludo[redakti | redakti fonton]

Armiloj[redakti | redakti fonton]

Vastega, kiel laŭ la tradicio de GTA, estas la varieco de uzeblaj armiloj, el kiuj kelkaj ĉeestas en la ludo kiel ”plusoj”, estante ne disponeblaj kiel simpla aĉeto.

Manarmiloj[redakti | redakti fonton]

Ferpugno, bazopilka klabo, motorsegilo, toporo, golfa klabo, martelo, katana, tranĉilo, maĉeto, polica klabeto, ŝraŭbilo.

Ĵeteblaj[redakti | redakti fonton]

Eksploda grenado, radioregataj grenadoj, molotov, larmigaj grenadoj (nur en la versio por PlayStation 2).

Pistoloj[redakti | redakti fonton]

Colt .45, Colt Python .357.

Mitraloj[redakti | redakti fonton]

Mac (nur por la versio PlayStation 2), Ingram MAC 10 (nur por la versioj Pkkaj XBox), H&K MP (nur por la versio PlayStation 2), MP5 (nur por la versioj PK kaj XBox), Tec9, Ux-I (nur por la versio PlayStation 2), Uzi 9mm (nur por la versioj PK kaj XBox), M4, Kruger.

Fusiloj[redakti | redakti fonton]

Stumptuba fusilo, pumpilfusilo, S.P.A.S. 12, precizecfusilo 308 (nur por la versio PlayStation 2), PSG1 (nur por la versioj PK kaj XBox).

Peza armilaro[redakti | redakti fonton]

Flamĵetilo, M-60, Minigun Vulcan M134, fusilĵetilo (RPG-7).

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Tommy Vercetti la ĉefa, Sonny Forelli, Ken Rosemberg, Colonnello Garcia Cortez, Mercedes Cortez, Avery Carrington, Ricardo Diaz, Paul Kent, Mitch Baker, Phil Cassidy, Umberto Robina, Auntie Poulet, Lance Vance, Steve Scott.

Veturiloj[redakti | redakti fonton]

Admiral, Banshee, BF Injection, Blista Compact, Bobcat, Cabbie, Cheetah, Comet, Esperanto, Familiare, Glendale, Greenwood, Hermes, Idaho, Infernus, Landstalker, Manana, Granda Mesa, Moonbeam, Oceanic, Patriot, Perennial, Phoenix, Rancher, Regina, Sabre, Sentinel, Sentinel XS, Stallion, Stinger, Stretch, Taxi Kaufman, VC Taxi, Virgo, Washington.

Pezaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Benson, Boxville, Burrito, BUS, Coach, Flatbed, Linerunner, Mulo, Packer, Pony, Pony Top Fun RC, Rumpo, Securicar, Trashmaster, Walton, Yankee.

Motorcikloj[redakti | redakti fonton]

Angel, Faggio, Freeway, PCJ 600, Pizza Boy, Sanchez.

Boatoj[redakti | redakti fonton]

Coastguard, Dinghy, Kuba Jetmax, Marquis, Reefer, Rio, Speeder, Squalo II, Tropic.

Aviadiloj kaj Helikopteroj[redakti | redakti fonton]

Hunter, Maverick, Skimmer, Sparrow, Sea Sparrow, VC News Maverick, VC P.D.Maverick.

Veturiloj de la bandoj[redakti | redakti fonton]

Angel (Centaŭroj), Baggage Handler (P.I.G.Sec.), Burrito (Burritos), Cuban Hermes (Kubanoj), Voodoo (Haitianoj).

Urĝbezonaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Ambulanco, Kazerno OL, VC P.D.Cheetah, F.B.I. Rancher, F.B.I. Washintong, Aŭtopumpilo, Predator, Rhino, S.W.A.T. Enforcer, Polica Rapida Taĉmento.

Raraj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Baggage Handler, Blood Banger, Blood Derby, Caddie, Delŭo, Hotring Racer, Love Fist Limousine, Mr.Woopee, RC Bandit, RC Baron, RC Goblin, Romero, Sabre Turbo, Sand King, Spand Express, Taxi Zebra.

Radioj[redakti | redakti fonton]

Ene de Grand Theft Auto: Vice City eblas aŭskulti naŭ plurajn radiostaciojn kaj ĉiu havas propran karakterizadon (muzikstilo aŭ ). Ĉiuj kanzonoj estas de la 1980-aj jaroj.

Citaĵoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • La ludo entenas multenombrajn referencojn al Scarface, kaj lokojn kiel Ocean Drive (Miami), kaj situaciojn kaj eventojn kiel la alproprigon de la domo de Diaz, aŭ la lastan mision, tute egalan al la finalo de la filmo.
  • La rolulo de la advokato Ken “Rosie” Rosenberg estis ĉerpita de la advokato David Kleinfeld en la filmo Carlito's Way.
  • La vilao de Vercetti estis kreita inspiriĝante el tiu de Scarface. Rimarkinda estas la statuo kun la skribaĵo La Mondo estas Via.
  • Dum la ŝarĝado de la ludo, aperas la startekrano de Commodore 64.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guinness-libro de rekordoj 2005 – Speciala Eldono por la 50-a datreveno, paĝo 111
  2. Vestaĵoj en GTA Vice City (itale)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]