Organizaĵo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo GUAM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GUAM
GUAM Summit 2006. May 22-23 2006. Kyiv

GUUAM (aŭ post eksiĝo de Uzbekistano GUAM) estas interŝtata unuiĝo, konsistante el Kartvelio, Ukrainio, Uzbekio, Azerbajĝano kaj Moldavio. La mallongigo venas el la komencaj literoj del partoprenantaj landoj (en la rusa lingvo).

Ĝi fondiĝis la 10-an de oktobro de 1997 kaj celas la fortiĝon de la politika, ekonomia kaj sekureca kooperado inter la membroŝtatoj. La fondiĝon de GUUAM instigis Usono, kiu volis krei institucion sendependan de Rusio. Uzbekio aniĝis en 1999, sed estas ne tro aktiva.

Post kiam 2004 Azerbajĝano orientiĝis al Turkio, Moldavio al Rusio, Ukrainio kaj Kartvelio fortigis la kunlaboron, GUUAM perdis sian signifon. La dumtempe mortinta ĉefministro de Kartvelio, Zurab Ĵvania, deklaris en 2004 la neceson de pluekzisto de GUUAM. Ĉar 2005 en Ukrainio kaj Moldavio gajnis la balotojn fortoj, kiuj volas proksimiĝi, sendependiĝi de Rusio, GUUAM havas denove signifon.

legu: KSŜ, Guamo.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mfa.gov.az/eng/international/organizations/guuam.shtml greke http://www.kommersant.com/page.asp?id=-5141


Vidu ankaŭ