Gaîté (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gaîté
Joséphine Baker
Kajo de la stacio en direkto al nordo sur linio 13
Kajo de la stacio en direkto al nordo sur linio 13
subtera stacio • metrostacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 14-a
Geografia situo 48° 50′ 19″ N, 2° 19′ 21″ O (mapo)48.8386539301622.3226374387741Koordinatoj: 48° 50′ 19″ N, 2° 19′ 21″ O (mapo)
Gaîté (Parizo)
Gaîté (Parizo)
DEC
Gaîté
Gaîté
Gaîté
Situo sur mapo de Parizo
Map
Gaîté
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 644 148 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 21-a de januaro 1937
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 04-04
Metro-linio M13
vdr

Gaîté [ɡɛte] (esperante Gajeco) estas stacio sur linio 13 de la Metroo de Parizo en la 14-a arondismento de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

Aldona nomo Joséphine Baker

La stacio estis malfermita en 1937.

Ĝia nomo devenas de Strato de la Gaîté, kiu estis tervojo en 1730, kaj poste parto de la vojo kiu kondukis de la bariero de Montparnasse al Clamart. Tiu vorto devenas de apudaj barieroj de Maine kaj Montparnasse. Kabaredoj, restoracioj kaj teatroj ariĝis tie kaj faris el tiu strato sian ĉefan vojon.

Eniris 3 165 824 vojaĝantoj en 2013, kio lokas ĝin al la 165-a rango de metrostacioj rilate ties trafikon[1].

La 30-an de novembro 2021 la stacio ricevis aldonan nomon Joséphine Baker omaĝe al Josephine Baker (1906-1975)[2].

Alirejoj[redakti | redakti fonton]

La stacio disponas pri kvin alirejoj:

  1. Strato Vercingétorix - Hospitalo Léopold Bellan: 82, Avenuo du Maine
  2. Komerca centro - Strato du Cdt R. Mouchotte: interno de « Centre commercial Gaîté »
  3. Avenuo du Maine: 78, Avenuo du Maine
  4. Strato Vandamme: 73, Avenuo du Maine
  5. Strato de la Gaîté Les Théâtres: 77, Avenuo du Maine

Akcidento de la 27-a de aprilo 2023[redakti | redakti fonton]

Du senhejmuloj estis trafitaj de vagonaro ĉe la stacio Gaîté en Parizo ĵaŭdon la 27-an de aprilo 2023, laŭ fajrobrigadistoj kaj RATP. Ebriaj, la du viktimoj estus kverelintaj antaŭ ol malsupreniri sur la trakon.[3]

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • RATP 28 58 59 88
  • N63

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trafic annuel entrant par station (2013) Arkivigite je 2013-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, sur le site data.ratp.fr, consulté le 31 août 2014.
  2. Dounia Hadni (29 novembro 2021). Paris : sur la ligne 13, une station rebaptisée «Gaîté-Joséphine Baker». lefigaro.fr. Alirita 30 novembro 2021..
  3. (27/04/2023) “Deux personnes meurent percutées par une rame de métro à Paris”, Ouest-France (fr). 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]