Gaŝerbrum 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gaŝerbrum 1
Gaŝerbrum 1
Alteco 8080 m
Situo Ĉinio kaj Pakistano
Montaro Karakorumo
Koordinatoj 35°43′32″N 76°41′44″O  /  35.72556°N, 76.69556°O / 35.72556; 76.69556 (Gaŝerbrum 1)Koordinatoj: 35°43′32″N 76°41′44″O  /  35.72556°N, 76.69556°O / 35.72556; 76.69556 (Gaŝerbrum 1)
Unua grimpo 5-a de julio 1958 fare de Peter K. Schoening kaj Andrew Kauffman
Plej facila montgrimpo Altmontara ekspedicio (glaĉerigita vojo)
v  d  r
Information icon.svg

Gaŝerbrum 1, konata ankaŭ kiel Kaŝita Pinto (en la angla Hidden Peak) aŭ kiel K5 estas la ĉefa pinto de la Gasherbrum-Grupo. Kun alteco de 8000 m ĝi estas la 11-a plej alta monto de la mondo kaj apartenas al la ekskluziva grupo de la pintoj pli altaj ol 8000 m.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gaŝerbrum 1 sitas en Karakorumo inter ties pakistana parto kaj la Ŝaksgam-Valo, kiun postulas Ĉinio por si. Ĝi apartenas al Baltoro Muztagh, la plej fama parto de Karakorumo. Ĝi situas tute malantaŭe en Baltoro multajn kilometrojn oriente de la centra Konkordia-Placo, kie kunfluas la tributglaĉeroj de Baltoro-Glaĉero al giganta glaciriverego. Gaŝerbrum 1 estas kaŝita inter la grupo de Gaŝerbrum 4, 5 kaj 6, tial la noma Kaŝita Pinto, kaj troviĝas nur malmultajn kilometrojn de Conway-Selo, tra kiu pasejo kondukas al la barata parto de Karakorumo. De ĉiuj flankoj Gaŝerbrum 1 atingeblas nur pasante grandegajn glaĉerojn.

Unua grimpo[redakti | redakti fonton]

La unua grimpon sukcesis la 5-an de julio 1958 Peter K. Schoening kaj Andrew Kauffman, kiuj apartenis al usona ekspedicio.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]