Gaŭĝa bosono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En partikla fiziko gaŭĝaj bosonoj (aŭ kalibraj bosonoj) estas bosonoj, kiuj rolas kiel perantoj de fundamentaj fortoj. Ĉiuj fundamentaj fortoj estas vere interŝanĝoj de gaŭĝaj bosonoj (kiel virtualaj partikloj) inter interagantaj elementaj partikloj. La fizika teorio, kiu priskribas tiajn interagojn, nomiĝas gaŭĝa teorio.

En norma modelo oni trovis tri tipojn de gaŭĝaj bosonoj: fotonoj, W- kaj Z-bosonoj kaj gluonoj. En la komuna lingvaĵo, oni diras, ke la fotonoj estas "portantoj de la elektromagneta forto", la W- kaj Z-bosonoj estas la "portantoj de la malforta nuklea forto" kaj la gluonoj estas la "portantoj de la forta nuklea forto". La ekzisto de gravita forto ankaŭ postulas ekziston de gravitono, sed ĝi ankoraŭ ne estas trovita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]