Gaŭdo-fromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Gouda fromaĝo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon urbo Gouda.
Gaŭdo-fromaĝo
Gouda.jpg
Deveno Zuid-Holland
Graso 48-51 %
Formo Rado
Origino pasteŭrizita bovinlakto
v  d  r
Information icon.svg

La plej konata kaj manĝata nederlanda fromaĝospeco estas la Gaŭdo-fromaĝo. Ĝi havas la formon de rado, pezas ĉirkaŭ 15 kg kaj havas grasotitron de minimume 48+ (reale ĉ. 51+). La Gaŭdo-fromaĝon oni ne produktas en Gouda mem sed en la regiono, kiel en la najbareco de Stolwijk kaj Haastrecht kaj je brutbredejoj en Krimpenerwaard. Pro tio oni vendas la kamparan fromaĝon sub la nomo Stolwijker. La nomo de la speco estas Gaŭdo-fromaĝo ĉar ĝi jam dum jarcentoj estas komercata en Gouda. La fromaĝobazaro en Gouda nuntempe okazas nur dum la matenoj de la ĵaŭdoj en la monatoj junio, julio kaj aŭgusto. La fromaĝo ankaŭ estas produktata ekster Nederlando sub la sama nomo. La speconomo kaj formo ne estas protektitaj.