Gaŭhuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
tradicia gaŭhuo kun cilindra sonkesto kaj drakona kapo sur kolo

Gaŭhuo (高胡; pinjine: gāohú; Kantone: gou1 wu4; ankaŭ nomita yuehu ) estas ĉina arĉa kordinstrumento de huĉjina familio. Ĝia nomo laŭlitere signifas "alta huĉjino" kaj ĝi vere havas plej altan sonon el ĉiuj huĉjinoj. La sonkesto de gaŭhuo estas plej ofte cilindra kaj la antaŭa flanko estas kovrita per serpenta haŭto. Ĝi sonas kvaronon pli alte ol erhuo.

Gaŭhuo estas inventita en 1920-j jaroj fare de ĉina muzikisto kaj komponisto Lu Venĉeng (吕文成, pinjine: Lǚ Wénchéng), kaj rapide iĝis unu el plej gravaj instrumentoj de Kantona opero, anstataŭiginte alian similan instrumenton, kiu nomiĝis erŝjano. Plimulton de huĉjinoj oni tenas sur liva femuro dum performo, sed la gaŭhuon oni tradicie tenas inter kruroj. La plej konataj Kantonaj muzikoj por gaŭhuo estas Bu Bu Gaŭ (步步高, Popaŝe Alten) kaj Ping Hu Ĉju Je (平湖秋月, Aŭtuna Luno Super Paca Lago).

Kvankam originale gaŭhuo uzatis nur en Kantona muziko, ekzistas varianto de gaŭhuo kiun oni uzas en moderna Ĉina orkestro. Ankaŭ, instrumenton tre similan al gaŭhuo sed faritan el bambuo oni uzas en Pekina opero. Ĝi nomiĝas gjinghuo. Tiujn oni ludas ĝin sur femuro, kiel erhuon.

Famaj Gaŭhu-ludistoj[redakti | redakti fonton]

  • Lu Venĉeng (吕文成, pinjine: Lǚ Wénchéng) (1898-1981) [1] en la ĉina.
  • Lju Tjanji (刘天一) (1910-1990) [2] en la ĉina
  • Gan Ŝangŝi (甘尚时) (1931- )
  • Ju Ĉjivei (余其伟) (1953- )[3] en la angla; [4] en la ĉina

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Huang, Rijin (1997) Guangdong Yinyue; Gaohu Qu Xuan (Guangdong Music; Selected Pieces for Gaohu). Beijing: Renmin Yinyue Chubanshe (Peoples Music Publishing House)

Aŭdia ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Gnome-speakernotes.svg
Ping Hu Qiu Yue

noicon

"Ping Hu Ĉju Je" (平湖秋月, Aŭtuna Luno Super Paca Lago). Komponita fare de Lu Venĉeng. Gaŭhua solo ludita fare de Ju Ĉjivej, akomponita per guĝengo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Video ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Video de Ju Ĉjivej ludanta Ping Hu Ĉju Je (平湖秋月, Aŭtuna Luno Super Paca Lago): http://www.youtube.com/watch?v=w3BWTmcrbl0