Gaŭla rito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gaŭla rito aŭ la gaŭla liturgio estis la nomo, kiun ricevis la aparta liturgio de la eklezio de Francujo ekde la 5-a ĝis prosimume la 9-a jarcentoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

Kvankam la komencoj de ĉi tiu liturgio ankoraŭ estas konfuzaj, ŝajnas ke ĝi entenis elementojn de la roma rito, de kiu devenis.

La apero de de ĉi tiu indiĝena liturgio estis influata de variaj faktoroj: unuflanke la malabunda kontakto kaj komunikado de la gaŭlo-latinidaj lokoj kun la urbo Romo dum la regado de la frankoj, aliaflanke ankaŭ la subteno de la kristanismo deflanke de la kristanaj reĝoj el la merovida dinastio.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La gaŭlan riton karakterizis ŝvelemo de ĝiaj ceremonioj kaj ĝiaj klare orientaj originoj. Tiuj ĉi influoj devenas de la pilgrimado al la Sankta Lando kaj de la apero de episkopoj devenaj el la oriento.

Dekadenco[redakti | redakti fonton]

La dekadencon de la gaŭla rito kaŭzis la ampleksega rita varieco, pro manko de episkopo kaj de institucio, kiu centraligus la ordigon de la liturgio. Kun la intenco solvi ĉi tiun problemon oni kunvokis variajn konciliojn sur provinca nivelo kun la celo atingi pli grandan unuecon, kiuj tamen ne evitis ĝian disfalon.

Siaflanke la papoj serĉis pli grandan liturgian unuecon ĉirkaŭ la roma rito. Pro tio oni taksas fortan romecigon en la liturgiaj libroj gaŭlaj: Missale Gallicanum vetus, Missale Gothicum, Missale Francorum.

La proceso de romecigo atingis la supron dum la regado de la reĝoj el la karolida dinastio: Tiamaniere Pipino la pli juna komenciĝis per la enkonduko de la gregoria ĥoralo en la gaŭlan liturgion kaj enkondukis poste la Gergorian Sakramentaron. Finfine Karolo la Granda plenumis la verkon de sia patro kun facileco.

La gaŭla meso[redakti | redakti fonton]

Dum kiam la ceremonianto kaj kleriko envenas, oni entonigas antifonon kun la psalmo. La ceremonianto salutas la popolon per «La Sinjoro ĉiam estu kun vi», kaj oni kantas la Trisagion en la greka kaj latina, kiun oni sekvas per la kanto el la Profetaĵoj aŭ per la Benedictus. Tiu ĉi enira rito finiĝas per la collectio post prophetiam, antaŭata de invito al preĝo de la kredantojpraefatio.

La legadoj, kiuj okazis en la gaŭla meso, estis tri: la unua, prenata el la Malnova Testamento; la dua, el Agoj de la Apostoloj kaj Epistoloj, sekvata de la Kanto de la tri junuloj; la legadon de la evangelio antaŭas solena procesio kaj sekvas denove la Trisagio. La ceremonianto poste per prediko klarigas la legitajn tekstojn. Tiu ĉi unua, vorta parto de la meso finiĝas per kelkaj litaniaj gloradoj, kiujn direktas la diakono, esence influitaj el oriento. Oni konservas skribaĵon de tiuj ĉi gloradoj en la Meslibro de Stowe: «Ni diru ĉion elkore: Sinjoro, aŭskultu nin kaj kompatu nin...»; per collectio post precem la ceremonianto finas ĉi tiun preĝon.

La liturgion de la oferado oni komencas per la solena procesio de la oferaĵoj: oni portas al la altaro la panon, enfermitan en kesto de tura formo, la vinon en la kaliko, kovrita komplete per vualo, dum kiam la popolo kantas la sonus-on, procesia kanto ofertoria, analoge al Himno de la Keruboj propra de la bizanca rito. Post deponado de la ofertaĵoj sur la altaron oni kantas la Laudes aŭ trifoje Haleluja, oni laŭtlegas la Diptikon kun la nomoj de vivantoj kaj mortintoj, kiujn oni memorigas kune kun la memoro al la sanktuloj, kaj la ceremonianto recitas la collectio post nomina. La rito finiĝas per la pacokiso, samtempe oni recitas la collectio post pacem.

La komunian preĝon oni komencas per la contestatioimmolatio, analoge al la antaŭparolo de la roma rito, kvankam pli longedaŭra. La popolo entonigas la Sanctus, kaj sekvas mallonga transkonduka preĝo Post Sanctus, kiu enbuŝiĝas en la konsekradon. Post la konsekrado oni deklamas la preĝon Post pridie. En la rito de la pandisrompo oni formas la erojn laŭforme de kruco kaj oni entonigas kanton nomatan Confractorium. La Pater Noster estas recitata de ceremonianto kaj popolo laŭ orienta maniero. La komunion antaŭas beno deflanke de la episkopo al la kredantoj; al la pastroj oni permesas ankaŭ doni la benon, sed per pli mallonga formulo. La komunion oni ricevas ĉe la altaro; la viroj en la malferman manplaton, la virinoj en la malferman manon kovritan per tuketo; oni ankaŭ komunias de la kaliko de la Sinjoro. Dume oni kantas la fiksan antifonon Trecanum. Sekvas la postkomunia preĝo. Kaj finiĝas la meso per tuj ĉi vortoj: Missa acta est. In pace!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]