Gaŭlo-latinida lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historia areo de la Gaŭlo-latinida lingvaro

La gaŭlo-latinida lingvaro estas subgrupo de la latinida lingvaro, kiu mem estas branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj estas la

La gaŭlo-latinidaj lingvoj evoluis el la parolata latina lingvo, kiu post la kolapso de la Romia Imperio iom post iom iĝis la vulgara latino. La nomo "gaŭlo-latinida" aludas al la kelta popolo de Gaŭloj, kiuj historie setlis en la regiono de la nuntempaj gaŭlo-latinidaj lingvoj kaj je alta grado influis la regionan variaĵon de la latina lingvo.[1]. La teritorio de la gaŭlo-latinidaj lingvoj latine nomatas Galloromania.

Kataluna lingvo[redakti | redakti fonton]

Multaj lingvistoj kalkulas ankaŭ la katalunan lingvon inter la gaŭlo-latinidaj lingvoj, aliaj listiĝas ĝin kiel membro de la ibero-latinida lingvaro. Unuflanke ekzistas proksima parenceco inter la kataluna kaj la okcitana lingvoj – la kataluna havas pli da fonologiaj kaj leksikaj komunaĵoj kun la okcitana lingvo ol iu ajn alia lingvo de la Iberia duoninsulo. Aliflanke tamen la kataluna en multaj ecoj forte parencas al la aliaj membroj de la ibero-latinida lingvaro. Temas do iusence pri "pontolingvo" inter la gaŭlo- kaj ibero-latinidaj lingvoj. La lingva teritorio – inkluzive de la valencilanda lingvo kaj la dialektoj de la Balearaj insuloj - ampleksas la orientan parton de la francaj Pireneoj, la nordorienton de la Iberia duoninsulo kaj la menciitajn Balearajn insulojn en la okcidenta Mediteranea Maro. Ekzistas pli ol 10 milionoj da homoj, kiuj bone komprenas la katalunan lingvon, kaj pli ol 7 milionoj, kiuj aktive parolas ĝin.

Mozel-latinida lingvo[redakti | redakti fonton]

"Mozel-latinida lingvo" oni nomas lingvon fine de la epoko de la Romia Imperio, kiu ekestis en la romia provinco Gallia Belgica inter la riveroj Mozelo kaj Saro – regiono loĝita de keltlingvanoj. Post kolapso de la Romia Imperio frankoj enmigris en la regionon. Malgraŭ la ekdomino de la franka, do ĝermana lingvo iuj latinidaj lingvoinsuloj vivis ĝis dum la 11-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joachim Grzega: Romania Gallica Cisalpina: Etymologisch-geolinguistische Studien zu den oberitalienisch-rätoromanischen Keltizismen, Beihefte zur Zeitschrift für romanische Philologie 311 ["Romania Gallica Cisalpina: Etimologiaj-geolingvistikaj studoj pri la norditalaj-romanĉaj keltismoj", kromkajeroj de la ĵurnalo pri latinida filologio 311], Tübingen: eldonejo Niemeyer 2001.