Gaŭlujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gaŭlujo (en Latino Gallia) estas la tradicia vivteritorio de la historia kelta popolo de gaŭloj. Dum la teritorio de nuntempa norda Italio, latine nomata Gallia cisalpina, ankaŭ loĝata de keltoj, jam pli longe apartenis al Romio, la kelte loĝata kontinenta teritorio norde kaj okcidente de la Alpoj, latine nomata Gallia Transalpina, nur en la 1-a jarcento antaŭ nia erao ĝi estis konkerita fare de la armeo de la Romia Imperio - kutime per la esperantlingva gentonomo gaŭloj kaj la teritoria nomo Gaŭlujo oni nur celas la areon de Gallia Transalpina, ne la keltojn en Gallia cisalpina. Ene de la romia imperio post multaj limŝanĝoj en la 1-a jarcento de nia erao disdividiĝis al kvar romiaj provincoj:

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Tre krude la historiaj limoj de Gallia Transalpina similas al la limoj de la nuntempa ŝtato Francio, sed neniel precize. Fakte la limoj de la romiaj provincoj dum ties ekzisto forte ŝanĝiĝis.

Gaŭlujo ĉirkaŭ la jaro -58.

En la 1-a jarcento antaŭ nia erao, kiam la romia imperio batalis kontraŭ la gaŭloj kaj ankoraŭ ne konkeris grandajn partojn de Ĝermanio, la centra provinco poste nomata Gallia Lugdunensis ankoraŭ havis la nomon Celtica kaj etendiĝis ĝis la Rejno kaj la Bodenlago, do okcidente enhavis multajn teritoriojn loĝatajn de ĝermanoj, kaj ankaŭ la norda provinco Gallia Belgica havis okcidentan limon ĉe la Rejno kaj enhavis romiajn fortikaĵojn kiel la nuntempaj urboj Kolonjo kaj Bonno. Kiam ekestis la romiaj provincoj Germania Inferior kaj Germania Superior, el kiuj la lasta ankaŭ ampleksis la teritorion de nuna okcidenta Svislando, la provincaj limoj pli koncentriĝis al la vera etna vivteritorio de la gaŭloj. La norda provinco Gallia Belgica daŭre ampleksis krom norda nuntempa Francio grandan parton de nuntempa Belgio, la sudon de nuntempa Nederlando kaj la teritorion de Luksemburgo.