Gabaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gabaro (de la okcitana lingvo gabarra) estas tipo de boato dediĉita al la transporto de varoj. Du tipoj de boatoj havas tiun nomon : la riveraj gabaroj kaj la maraj gabaroj.

Rivera boato

Maketo de gabaro de la 18-a jc en la domo de la potevia marĉo de Coulon
Haveno de Bordozo kaj ties gabaroj, Manet (1871)

La termino gabaro (de la greka karabos, kun metatezo inter la B kaj la R, konko) nomas plurajn tipojn de riveraj boatoj de malsamaj riveroj de la atlantika fasado de Francio (Luaro, Niorta Sevro, Charente, Dordonjo, Garono). Ilia nura komuna karakterizo estas tiu de la boatoj por rivera transporto : la plata fundo, kiu ebligas, kun malgranda enakva alto, porti maksimuman ŝarĝon. Sufiĉe ofte, tiuj boatoj povas utiligi velojn.

La barĝo de Luaro kaj la barko de Charente, estas konstruitaj per parte sinkovraj tabuloj kejlitaj per lignopecoj. En aliaj regionoj, la ŝelo de la boato estas konstruita per randalrandaj tabuloj.

Laŭ la regionoj, la frajto malsupren konsistis el erco kaj el diversaj agrikulturaj varoj, el vinoj (fronton, gaillac, cahors, vinoj de Avejrono, de Lotregiono, de Brulhois, vinoj de la alta lando...), el konstrumaterialoj (ŝtono de Apremont sur Luaro por ekzemplo), de metalurgiaj produktoj (ankroj kaj kanonoj de Nivernais por ekzemplo) kaj ankaŭ el ligno destinita al barelfarado (ligno de Aŭvernjo kaj de Corrèze por la bordoza barelfarado sur Dordonjo aŭ al la marŝipa ĉarpentado. La supreniro estis por produktoj kiaj la salo, la produktoj el la kolonioj (spicoj, sukero, kafo...), la sekigita fiŝo kaj aparte la laberdano (fr: morue salée) uzata en iuj regionaj receptoj kiaj la laberdankaĉo (fr: brandade) Parmentier aŭ la stufaĵo ("estofinado" en Avejrono). « En ĉ. 1850, la rivera transporto per gabaro provizis 60 % de la varinterŝanĝoj inter Bergerac kaj Bordozo »[1]. Ankaŭ Tuluzo estis deirpunkto de multaj gabaroj ŝarĝitaj per multaj varoj (vino, agrikulturaj produktoj, farba izatido, marmoro...).

Nuntempe, pluraj gabaroj estis rekonstruitaj cele al turismo aŭ por arkeologiaj esploroj sur Dordonjo, Ĉarento kaj Luaro.

Bildaro

Mara boato

Gabaro L'Astrolabe en 1838

Sur la maro, gabaro estas ferdeka boato, kun enteno de 120 ĝis 450 toneloj laŭepoke, rigita per unu ĝis tri mastoj, destinita al la vartransporto. Ili estis multe uzataj ekde 1715, por la transporto de la ĉarpentlignoj al la reĝaj arsenaloj, sed ankaŭ por la transporto de aliaj volumenaj varoj. La plej grandaj estis armitaj per 10 ĝis 20 kanonoj de 4 aŭ 8 funtoj, kelkfoje 12.

Iliaj bonegaj maraj kvalitoj (ŝarĝkapacito, fortikeco, sekura navigebleco) ŝatigis ilin de la esploristoj de la 18-a kaj 19-a jc. Sur la gabaro Gros Ventre (eo: dika ventro), Saint-Allouarn malkovris Aŭstralion la 17-an de Marto 1772. Sur alia gabaro Astrolabe, Jules Dumont d'Urville rondiris la maron en 1825-1829, serĉante La Pérouse.

Ekzemplo de mara gabaro ankoraŭ naviganta estas la gabaro Notre Dame de Rumengol.

Bibliografio

  • Félix Chiocca, Gabares de Dordogne, Éditions Sud Ouest, 2004 (ISBN 978-2-87901-558-3)
  • Yann Laborie, « Les gabarres de Bergerac », gazeto Arkheia n° 21, Montauban, 2009
  • Guy Mouchel, Ports et gabares de Gironde, Éditions Alan Sutton, 2002, 125 p. (ISBN 978-2-84253-825-5)
  • Guy Mouchel, Gabares de Basse Garonne, Éditions Alan Sutton, 2004 (ISBN 978-2-84253-985-6)
  • Bruno Sepulchre, À la recherche des gabariers de la Charente (avec 91 illustrations, croquis, cartes et photographies anciennes et inédites), publié par l'auteur, 1978, 187 p.
  • Jean-Paul Videau, Dans le sillage des gabares, La Découvrance, 2006 (ISBN 978-2-84265-415-3)

Notoj kaj referencoj

  1. Yann Laborie, La gabaroj de Bergerac, gazeto Arkheia n °21, Montauban, 2009

Eksteraj ligiloj