Gabono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabona Respubliko
République Gabonaise

Flago de Gabono

Blazono de Gabono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: 'La Concorde (La konkordo)
Nacia devizo: "Union, Travail, Justice"
(Franca por "Unio, laboro, justeco")
Situo
landosuverena ŝtatoFranca kolonia imperio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Libreville
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) Fanga, Mjenea
Areo 267,745 km²
- % de akvo 3,76 %
Loĝantaro 1.475.000[1] (2017)
Loĝdenso 5,5 loĝ./km²
Horzono +1 (CAT)
Interreta domajno .ga
Landokodo GA
Telefona kodo 241
Plej alta punkto Mont Bengoué
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro Ali Bongo Ondimba
Ĉefministro Paul Biyoghé Mba
Sendependiĝo disde Francio 17-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto ekvatorafrika franko CFA franko (XAF)
MEP laŭ 2009
– suma $ 10,045 miliardoj[2]
– pokapa $ 6.810,14
vdr

Gabono (france Gabon [ɡaˈbõ]), aŭ pli longe Gabona Respubliko (france Republique gabonaise) estas lando en Centra Afriko, ĉe la ekvatoro.

  • Pokapa GNP: 6.810,14 $.
  • Organizoj: UNO (1960)

Administrado

Gabono dividiĝas en 9 provincoj:

Provincoj de Gabono
Provincoj de Gabono
  1. Estuaire
  2. Haut-Ogooué
  3. Moyen-Ogooué
  4. Ngounié
  5. Nyanga
  6. Ogooué-Ivindo
  7. Ogooué-Lolo
  8. Ogooué-Maritime
  9. Woleu-Ntem


Politiko

Ĝia politika sistemo estas aŭtoritara naciisma respubliko.

Ŝtatestro

La 3-an de septembro 2009, Ali Bongo Ondimba, filo de la forpasinta Omar Bongo, kiu havis tiun postenon de 1967 ĝis 2009, estis formale voĉbalotita kiel la nova prezidento de Gabono kun 41% da favoraj voĉdonantoj. La rezulto de la baloto kaŭzis popolajn protestojn.

Ekstera politiko

Gabono apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Historio

De 1889 parto de Franca Kongo. Sendependecon de Francio ricevis en 1960. En 1967 prezidento Bongo formigis unupartian respublikon. En 1990 okazis multpartiaj balotoj.

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj pri la pigmeoj de Kameruno kaj Gabono greke informoj de la World Factbook pri Gabono greke paĝoj de la senato de Gabono greke paĝoj de la nacia asembleo de la ŝtato

Referencoj

  1. Mondaj Populaciaj Prospektoj, Tabelo A.1 (.PDF). Unuiĝintaj Nacioj (2009). Alirita 25-a de septembro 2009.
  2. Gabon. Internacia Monunua Fonduso. Alirita 25-a de septembro 2009.