Gabriel Delanne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Delanne.

François-Marie Gabriel DELANNE naskiĝis en Parizo en la 23-a de marto 1857 kaj mortis ("elkarniĝis" por uzi la spiritisman terminon) en la 15-a de februaro 1926.

Liaj gepatroj estis konvinkitaj spiritualistoj. La patro ŝatis legaĵojn kaj estis amiko de Allan Kardec, kun kiu li ĉeestis spiritismajn seancojn, kaj eĉ faris paroladon, okaze de lia entombigo; la patrino estis mediumino de kiu Kardec ofte utiligis. Gabriel Delanne frekventis la Ecole des Arts et Métiers kaj fariĝis elektra inĝeniero.

Pro lia kunlaboro kun Kardek, li estas konsiderata, kune kun Léon Denis kaj Camille Flamarion, unu el la ĉefaj kolonoj de la Spiritismo. Lia unua verko datumas de 1883 kiam li publikigis la libron Spiritismo antaŭ Scienco. Delanne, en tiu verko, profundigis la sciencan flankon de Spiritismo konsente kun la scioj de tiatempa scienco.

Delanne estis fondito kaj direktoro de Revuo Scienca kaj morala de spiritismo kaj ankoraŭ fariĝis prezidanto de Franca Unuiĝo Spiritisma. En 1898, ĉe la Spiritisma Kongreso en Londono, li prezentis longan studon pri la sinsekvaj vivoj nomata Teorio pri la Reenkarniĝo, kiu nuntempe konsistigas unu el klasikaj verkoj de la Spiritisma doktrino.

Verkoj

Delanne publikigis:

  • Le Spiritisme devant la Science (Spiritismo antaŭ Scienco), en 1885;
  • Le Phénomène Spirite (La Spirita Fenomeno), en 1896;
  • L’Évolution Animique (L' Anima Evoluado), en 1897;
  • Recherches sur la Médiumnité (Esploroj pri mediumeco), en 1898;
  • L’Âme est Immortelle (L’Âme est Immortelle), en 1897;
  • Les Apparitions Matérialisés des Vivants et des Mort, tome I (La Materiigaj Aperoj de Vivantoj kaj de Mortintoj, 1a volumo), en 1909;
  • Les Apparitions Matérialisés des Vivants et des Mort, tome II (La Materiaj Aperoj de Vivantoj kaj de Mortintoj, 2a volumo), en 1911;
  • Documents pour servir à l´étude de la Réincarnation (Dokumentoj por la studado de reenkarniĝo), en 1924.
  • La Réincarnation (La Reenkarniĝo), en 1927.

Eksteraj ligiloj