Gabriel Matzneff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Matzneff
Persona informo
Gabriel Matzneff
Naskonomo Gabriel Matzneff
Naskiĝo la  12-an de aŭgusto 1936(nun 1936-08-12)
en Neuilly-sur-Seine, Francio
Religio ortodoksismo vd
Nacieco franca
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Familio
Patro Nicolas Matzneff vd
Patrino Eugénie Polak vd
Gefratoj André Matzneff vd
Edz(in)o Tatiana Scherbatcheff vd
Profesio
Okupo verkisto
Laborkampo literary activity • beletro vd
Aktiva dum 1965– vd
Verkado
Ĝenroj romano, eseo, intima ĵurnalo, kronakoj, poezio
Verkoj Le Défi (1977)
Les Moins de seize ans (1974)
Ivre du vin perdu (1981)
Mes amours décomposés (1990)
Carnets noirs 2007-2008 (2009)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabriel Matzneff (Neuilly-sur-Seine, Francio, 12 de aŭgusto 1936) estas franca verkisto de romanoj, eseoj, rakontado kaj poemoj. La kutimaj temoj de siaj verkoj estas la libertinismo, la pedofilio, la religia fido, la dandismo kaj la politikaj ideoj.

Biografio

Gabriel Matzneff devenas de rusa familio de kamparaj servo-nobeloj elmigrintaj al Francio post la revolucio de 1917. Siaj gepatroj divorcis dum sia unua infaneco kaj siaj unuaj jaroj estas iom kaosaj, inter familiaj streĉitecoj kaj la Dua Mondmilito. Li disvolviĝas ekde sia plej frua aĝo en la rafinita kaj klera medio de la rusblankaj elmigrintoj de Parizo, en kiu la religio kaj la literaturo same nutras la spiritojn. Li iĝas plena je tiu speciala atmosfero kaj aludas ĝin en multaj siaj verkoj, aparte en siaj tri unuaj romanoj.

Ekde la aĝo de dek jaroj li rajdas sur ĉevalo. Li gajnas sian unuan ĉevalan konkurson en la aĝo de 13 jaroj. Post la militservo li rompas ĉian rilaton kun la ĉevala mondo.

En 1953 li ekskribas sian intiman taglibron, progrese publikigota ekde 1976. Li finiĝas ĝin la 31an de decembro 2008.[1]

Ekde 1954 li studas klasikajn letrojn en Sorbono, kie li ankaŭ ĉeestas kursojn pri filozofio, aparte tiujn de Vladimir Jankélévitch kaj Gilles Deleuze, samtempe, kiam li studas la rusan en la Nacia Instituto pri Lingvoj kaj Civilizacioj.

En 1957 li konatiĝas kun Henry de Montherlant, de kiu li estos fidela kaj intima amiko, malgraŭ iliaj intermitaj disputoj, ĝis la memmortigo de ĉi tiu lasta en 1972. Li dissemos liajn cindrojn, kune kun lia testament-administranto, Jean-Claude Barat, super la roma forumo kaj en Tiberio.[2]

En 1959 li vojaĝas en Alĝerion por studi latinan epigrafikon. Li verkas tie sian eseon pri la memmortigo ĉe la antikvaj romanoj (kompilota en Le Défi) kaj multfoje revenos tien. La 6an de novembro 1959 li aliĝas al regimento de kolonia infanterio. Siaj kamaradoj kromnomos lin "Gab la Rafale" (la Pafŝpruca Gab'), ĉar li elstaras kun la aŭtomata fusilo.

Reveninte Parizon, en 1961, li komencas publikigi tekstojn por kelkaj revuoj (kiaj la revuoj pri ortodoksa teologio ContactsLa Table ronde) kaj por la ĵurnalo Combat, kies direktoro, Philippe Tesson, fine proponas al li, en oktobro 1962, skribi kronikon ĉiun jaŭdon por la fronta paĝo de la ĵurnalo. Ekde tiam li kunlaboradas en multaj organoj de la gazetaro, kun tre diversaj politikaj tendencoj: Aux Écoutes, Notre République, La Nation française, Pariscope, Les Nouvelles littéraires, Matulu, Le Nouvel Adam, Le Quotidien de Paris, Le Figaro, Le Monde, Impact Médecin, La Revue des Deux Mondes, Newmen, L'Idiot international, Le Choc du mois. On peut aujourd'hui le lire dans La Revue Littéraire, L'Indépendance, Éléments kaj La Presse littéraire.

Tiam li estas proksima al François Mitterrand, pri kiu li skribas, eĉ antaŭ ol li kandidatiĝas por la prezidenta elektado de 1965, ke li estas "la sola ŝtatisto de la maldekstro".[3] Mitterrand, tiam Respublika Prezidanto, verkos artikolon pri li atestante pri ilia amikeco.[4].

En 1964 li partoprenas la kreon de la Kunordiga Komitato de la Ortodoksa Junularo. Li ankaŭ impulsos la televidprogramon Orthodoxie, pri kiu li estos kunproduktisto ĝis 1972, jaro en kiu, pro religia krizo estiĝinta post sia divorco de Tatiana (edziĝinta en 1970), li forlasas tiujn du postenojn. En decembro de la sama jaro li konatiĝas kun la dezajnisto Hergé. Ilia amikeco daŭros ĝis la morto de ĉi tiu lasta, en marto 1983.

En 1965 oni publikigas sian unuan libron, Le Défi, kompilo de eseoj. Sia unua romano, L'Archimandrite, kies verkadon li komencis dum la militservo, publikiĝas en 1966.

En aprilo 1967 li loĝas en Sovetunio kaj Pollando. Tie li kontrabandas malpermesitajn librojn kaj konatiĝas kun kontestantaj poetoj kaj pentraĵoj, kaj ankaŭ kun familioj de politikaj malliberuloj. Li alportas al Francio verkojn de rusaj disidentaj intelektuloj kaj artistoj.

Dum la 1970aj jaroj, precipe en 1970 kaj 1971, li ofte vojaĝas en Proksima Oriento, aparte en Libanon, Egipton, Sirion kaj, pli poste, Libion. Li forte engaĝiĝas, pere de la gazetaro kaj de sia libro Le Carnet arabe, al la palestina afero, de kiu li distanciĝos pli poste, laŭmezure, ke la palestinanoj alproksimiĝas al islamismaj tendencoj. Li publikigas plurajn librojn dum la sama periodo, en tre malsamaj ĝenroj.

Sia laboro kiel verkisto estas agnoskata, ekde sia komenco, kiel unu el la plej originalaj de sia tempo. Krom Montherlant kaj Hergé, François Mauriac, Louis Aragon, Cioran (de kiu li iĝos unu el la plej proksimaj amikoj), Dominique de Roŭ, Jean d'Ormesson, Jean Dutourd, Guy Hocquenghem, Jean-Louis BoryClaude Mauriac manifestas simpation sympathia e entuziasmon al li. La kritikisto Pol Vandromme skribas pri li, en 1974, ke estas "la unua verkisto de sia generacio".[5]

En 1974 oni publikigas lian eseon Les Moins de seize ans, en kiu li esprimas sian preferon al geadoleskantoj. Matzneff revenas al siaj seksaj tendencoj en pluraj siaj libroj, precipe en la diversaj volumoj de sia intima taglibro. Jam skandalaj en la epoko de ilia publikigo, tiaj konfesoj kostos al li iĝi pli kaj pli polemika, precipe ekde la 1990aj jaroj.

Ekde 1990, konsekvence de brua polemiko pri sia senkaŝa prefero al adoleskantoj, li parte retiriĝas de la publika vivo, sed daŭre kaj regule publikigas romanojn, eseojn, volumojn de sia intima taglibro, poemojn. Tamen siaj libroj estas malpli kaj malpli ĉeestantaj en la amaskomunikiloj kaj ĵurnaloj. Tamen li daŭre trovas apogon ĉe verkistoj kiaj Philippe Sollers, Roland Jaccard, Patrick Besson, Bernard-Henri Lévy, Dominique NoguezChristian Giudicelli. Iuj, de la nova generacio, depostulas lin kiel unu el la plej gravaj verkistoj, speciale Frédéric Beigbeder, Nicolas Rey, Christian Authier, Vincent Roy kaj Franck Delorieux. En 1993 la kritikisto kaj verkisto Hugo Marsan kvalifas "forgesita dando".[6].

En 1995 liaj legantoj kreas la Societon de Amikoj de Gabriel Matzneff, kiu malfondiĝas en 2006.

Ekde 2004 la arkivoj de Gabriel Matzneff estas deponitaj en la Instituto Mémoires de l'Édition Contemporaine, en la franca komunumo Saint-Germain-la-Blanche-Herbe.

La unua kolektiva verko dediĉita al lia verkaro estis publikigita en la aŭtuno 2010,[7] sub la direktado de Florent Georgesco.

Referencoj

  1. "Chronique du 14/03/2009" (france), Matzneff.com.
  2. Cf. "Le tombeau de Montherlant". Le Défi.
  3. Cf. "Le chancre mou", en Le Sabre de Didi, p. 62.
  4. " Matzneff à l'Élysée". La Feuille littéraire, januaro 1989. Represo en Gabriel Matzneff, Éditions du Sandre, 2010, p. 258.
  5. Le Rappel de Charleroi, 27 de aprilo. Repreno en Gabriel Matzneff, Éditions du Sandre, 2010, p. 271.
  6. Marsan, Hugo. "La cérémonie des aveux". Le Monde, 1993-05-26.
  7. Éditions du Sandre.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Portalo Pedofilio