Gabriel Rosenstock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Rosenstock
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1949 (1949-01-01) (75-jaraĝa)
Lingvoj irlandaangla vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater University College Cork vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoĵurnalistoverkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabriel Rosenstock estas irlanda poeto kaj hajko-verkisto. Li naskiĝis en Cill Fhionáin, Co. Luimnigh en 1949, al germana patro (de Schleswig-Holstein) kaj irlanda patrino, kaj nun loĝas en Dublino. Li studis en la universitato de Corcaigh.

Li estas verŝajne la plej aktiva poeto kiu verkas irlandlingve, kaj jam publikigis pli ol 100 librojn.

Rosenstock estas ano de la irlanda verkista institucio Aosdána, kaj du el liaj plej lastaj libroj estas 'Eachtraí Krishnamurphy' (La aventuroj de Krishnamurphy), 2003 kaj 'Krishnamurphy Ambaist (Krisnamurphy, ĉu vere?) 2004.

Lia vojaĝlibro 'Ólann mo mhiúil as an nGainséis' (Mia mulo trinkas el la Ganĝeso), 2003 iom montras liajn kredojn, intelektan vivon kaj filozofion. Li multe tradukas irlanden el aliaj lingvoj.

Lia filo Tristan Rosenstock estas ano de la tradicia irlanda kvinopo 'Téada' (ŝnuroj).