Gabrielle Bou Rached

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabrielle Bou Rached
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1985 (1985-12-13) (38-jaraĝa)
en Bejruto
Ŝtataneco Libano
Alma mater Universitato de Sankta Jozefo (Bejruto)
Okupo
Okupo aktoromodelo • partoprenanto de belec-konkurso
vdr

Gabrielle Bou Rached (naskiĝinta la 13an de decembro 1985 en Jezzine) estas libana manekeno kaj aktorino. En 2005 ŝi estis kronita kiel fraŭlino Libano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gabrielle Bou Rached naskiĝis en Jezzine. Ŝia patrino estis de Bteghrine. Ŝi modeliĝis dum ŝi estis ankoraŭ dekaĝula, partoprenante muzikfilmetojn por popularaj arabaj kantistoj, televidreklamojn, kaj modprezentadojn. Ŝi ankaŭ havis rolon (2004) en la libana filmo Kikerbulo (falafel), kiu estis prezentita en 2006, post kiam ŝi fariĝis fama kiel fraŭlino Libano.

En 2005 ŝi membriĝis en la Fraŭlinlibana konkurado. Observantoj kreditis ŝian venkon en tiu ejo al ŝia fina intervjuo, kie ŝi parolis pri sia patro Sameeh, kiu mortis en la Libana Interna Milito. Ŝia inteligenteco, memfido, kaj ŝia kuraĝo paroli pri ŝiaj sentoj influis la juĝistojn al ŝin preferi.

En 2007 Garbielle Bou Rached havis rolojn en du televiddramoserioj aerumitaj sur la LBC Kanalo: "Wouroud Momazzaka" kaj "Nar taht al jaleed". Gabrielle Bou Rached studis tradukon, gajnante Magistron en Interpreto; ŝi parolas kvar lingvojn, nome araban, anglan, francan, kaj hispanan. La 11an de oktobro 2009 ŝi geedziĝis kun Samea Assaf en kristana ceremonio en Bkerke, Libano. Ili postnuptis en Parizo kaj Madrido.[1] Ili nuntempe baziĝas sur Abu-Dabio, kie ambaŭ estas utilaj ĉe la UAE-registaro.

Ŝi ludis rolon en la filmo de Michel Kammoun Falafel, filmita en Bejruto en 2006.

Modeligante historion[redakti | redakti fonton]

  • Februare de 2004, Gabrielle estis kronita kiel Miss ETIB ĉe la Lernejo de Traduko kaj Interpreto en USJ Universitato de Bejruto.
  • Maje de 2005, Gabrielle estis kronita Miss Campus de USJ Universitato de Bejruto.
  • Somere de 2005, Gabrielle reprezentis Libanon en la Fraŭlinazia Spektaklo[2] kie ŝi gajnis la Fraŭlinintelektan Premion kaj lokis dua en teBest nome premio pri Tradiciaj Vestoj. Ŝi ankaŭ faris la supran 8 en la spektaklo, la nuran fraŭlinlibana kiu faris tion.
  • Maje de 2006, Gabrielle partoprenis en la Fraŭlinuniversa spektaklo de 2006 en Los Anĝeleso, Kalifornio, la unua fraŭlinazia konkursanto se temas pri konkuri ĉe fraŭlinlibano kaj venkis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2014-04-03.
  2. Miss Asia Pageant

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]