Gabrielo Falloppio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabrielo Falopo
(1523-1562)
medicus Italicus
medicus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 1523
en Modeno,  Italio
Morto 9-a de oktobro 1562
en Padovo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Pizo
Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo kirurgo • universitata instruisto • kuracisto • anatomo • botanikistobiologo • natursciencisto • katolika sacerdoto vd
Laborkampo anatomio vd
Doktoreca konsilisto Antonio Musa BrassavolaRealdo Colombo vd
Verkado
Verkoj Anatomical Observations vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabriele Falloppio (1523-1562) (* Modeno, 1523 - Padovo, en la 9-a de oktobro 1562) estis itala kuracisto, botanikisto, anatomo, kirurgo kaj naturalisto.

Unue li studis kiel aŭtodidaktulo kaj pli malfrue li eniris en la Universitato de Padovo, kie li ĉeestis la lecionojn de Realdo Colombo (1516-1559)[1], kaj poste translokiĝis al la Ferrara kie Giovanni Battista Monte (1498-1551)[2] estis lia profesoro. En 1547 li fariĝis profesoro pri farmacio en la liceo de Ferrara, kaj en 1548 li akceptis la katedron pri anatomio en la Universitato de Pizo. Finfine, en 1551, li fariĝis profesoro pri anatomio, kirurgio kaj botaniko en la Universitato de Padovo, kie li restis ĝis sia morto. Liaj plej famaj lernantoj estis Girolamo Fabrici d'Acquapendente (1533-1619)[3], Marcello Capra, Antonio Minutoli (1531-1610)[4] kaj Volcher Coiter (1534-1576)[5].

Eksterordinara kuracisto, li estis aŭtoro je mirindaj anatomiaj malkovroj, kaj ĉefe kontribuis kun la ostologio, miologio[6], kaj splanknologio[7]. En siaj multenombraj anatomiaj studoj li priskribis la ekzaktan strukturon de la uteraj salpingoj, ankaŭ konataj kiel tubo de Falloppio, la okulmotoraj muskoloj kaj la timpanokordoj, la osta labirinto kaj la akveduto de la vestiblo[8]. En 1561, li publikigis la verkon "Observationes anatomicae", kie li kolektis ĉiujn siajn malkovraĵojn, kiuj kontraŭis la teoriojn de Galeno kaj de aliaj aŭtoroj, ĉefe de Andreo Vesalio. Multaj aliaj verkoj liaj publikiĝis post lia morto.

Krom esti unu el la scienculoj pli gravaj en la historio de anatomio, li ankaŭ plenumis gravajn kontribuojn al la kompara anatomio, botaniko, fiziologio, farmakologio kaj termia medicino[9]. Kuracisto tre vizitata, li havis vastan klientaron kiuj venadis el pluraj lokoj el Italio. Grave estas mencii ke li traktis kaj kuracis la humaniston Paŭlo Manucio (1513-1574)[10]. En Pizo, kien li vizitis invitita de Kozimo la 1-a de Mediĉo[11], li ankaŭ estis akuzita pri praktikado de vivisekcio kun la mortkondamnitaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Personensuche
  2. Treccani
  3. Personensuche
  4. Treccani
  5. CERL Thesaurus
  6. Miologio: studo pri la muskoloj, organoj je enmetaĵoj (kiel tendenoj kaj aponeŭrozoj), kaj la muskolaj histoj.
  7. Splanknologio: branĉo de la anatomio kiu studas la viscerojn, kaj ĉefe la tri aparatojn: digestan, enspiran kaj urogeneran.
  8. Akvedukto de Fallopio
  9. La termia medicino estas disciplino kiu uzas la procedojn je termiaj kuracadoj (la minerakvo, la kotaj banoj, la kavernoj, ktp).
  10. Treccani
  11. Bibliothèque Nationale de France
  12. Personensuche
  13. Personensuche
  14. Personensuche
  15. Personensuche
  16. Personensuche
  17. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj