Gabrielo Robin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabrielo Robin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1869 (1869-03-24)
Morto 26-an de decembro 1911 (1911-12-26) (42-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Gabriel ROBIN (esperantigita Gabrielo Robin), naskiĝis la 24-an de marto 1869 en Alexandria, mortis la 26-an de decembro 1911, estis doktoriĝinta rumana bakteriologo kaj fondinto de Rumana Esperanto-Societo (RES) en 1907.

Robin estis esperantisto de 1905. Li verkis plurajn lernolibrojn kaj gramatikojn, flugfoliojn, diversajn artikolojn. Li ankaŭ tradukis en la rumanan instrumaterialojn el la franca. Fondinto kaj subtenanto de la eldonejo „Editura Esperanto“ (1907) kaj post unu jaro de la gazeto Rumana Esperantisto. Ĉeforganizinto de la unua rumana Esperanto-kongreso en 1909. Kun multaj aliaj RES-anoj li partoprenis en 1910 la 4-an bulgaran E-kongreson en Sofio kaj la fondon de la dunacia organo Danubo. Li lernis la brajlan abocon kaj instruis Esperanton al blinduloj. Post la Antverpena Universala Kongreso (UK) en 1911 li faris planon „Kiel verdigi Rumanion en unu jaro“, sed lia tro frua morto ĉesigis liajn laborojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.