Gacsály
El Vikipedio
Gacsály [gaĉAj] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Fehérgyarmat.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 880
- Poŝtkodo: 4972
- Telefonkodo: 44
Geografio [redakti]
Gacsály situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Mátészalka-Zajta. Csenger troviĝas 15, Fehérgyarmat 25 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1263. En 1717 la vilaĝo detruiĝis pro la tiutempaj militadoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana gotika preĝejo el la 14-a jarcento, en 1759 plene trakonstruiĝis
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Familio
Fontoj [redakti]
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.gyaloglo.hu