Gahinga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gahinga
GahingaMuhabura.png

la vulkanaj montoj Gahinga (maldekstre) kaj Muhabura (dekstre), ĉe la limo inter Ruando kaj Ugando
Alteco 3474 m
Situo Ugando kaj Ruando
Montaro Virunga Montaro
Koordinatoj 1° 23' 14" sude, 29° 38' 37" oriente
mapo
Gahinga (Ugando)
DMS
Gahinga
Gahinga
v  d  r
Information icon.svg

La 3474 metrojn alta, ne plu aktiva vulkano Gahinga estas unu el ok vulkanoj en la Virunga Montaro, kiuj apartenas al la Granda Rifta Valo, kiu dividas la plejan orienton de Afriko de la resta kontinento. La monto situas inter la ŝtatoj Ruando kaj Ugando en orienta Afriko, plejgrandparte en Ugando. La montopinto estas karakterizita pere de granda vulkana kratero, en kiu ekestis marĉa pejzaĝo kun plantoj parte tipaj por Afriko, sed parte ankaŭ por altaj montaroj kiel la Alpoj. La limo inter Ruando kaj Ugando dividas la montopinton.

Laŭ la stato de 2006 la monto nur grimpeblis el Ugando, tra la teritorio de la Nacia Parko Monto Mahinga. La grimpo daŭras proksimume tri horojn kaj nur eblas akompane de registritaj gvidistoj, kiuj konstante estas je dispono en la administra centro de la parko. Pagendas kotizoj por la nacia parko kaj por la montogrimpado (poe proksimume 20 usonaj dolaroj). La grimpa vojo gvidas unue tra malferma, tre fekunda teritorio de lafa grundo, poste tra bambua arbaro kaj sekve transiras al la plantaro de afrika-alpa faŭno, kiu restas ĝis la kratero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]