Pidgin
El Vikipedio
(Alidirektita el Gaim)
| Pidgin | |
|---|---|
Fenestro de Pidgin |
|
| Aŭtoro: | Mark Spencer |
| Programisto: | Sean Egan |
| Lasta stabila versio: | 2.5.3 (21-a de decembro 2008) |
| Operaciumo: | Linukso, Mac OS X, Vindozo |
| Lingvo/j: | ankaŭ Esperanto |
| Konstruaĵo: | en evoluo |
| Programtipo: | Tujmesaĝilo |
| Licenco: | GPL (libera programaro) |
| TTT-ejo: | pidgin.im |
Pidgin (antaŭe Gaim) estas tujmesaĝilo kiu komence estis verkita de Mark Spencer por uniksecaj operaciumoj (Linukso, BSD), sed nun ankaŭ plenumeblas sub Vindozo kaj Mac OS X kaj ege vastigeblas per multaj kromprogramoj. Ĝi uzas la grafikan libraron GTK+.
Ekde aprilo 2007 ĝia nomo ŝanĝiĝis, antaŭe ĝi nomiĝis Gaim ("GTK AOL Instant Messenger").
Ĝi subtenas la jenajn protokolojn:
- AOL Instant Messenger, Bonjour, Gadu-Gadu, ICQ, IRC, Jabber, Mesaĝilo MSN, Mesaĝilo Yahoo, Novell Groupwise, OpenNap (Napster), Zephyr, Sametime, SILC, SIMPLE, XMPP
Pidgin estas havebla ankaŭ en Esperanto, vidu esperantigitajn programojn.
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligoj
- TTT-ejo de Pidgin
- enkonduko pri gaim (angle)
- Projekta retpaĝaro de Pidgin ĉe SourceForge
- Planet pidgin-a programista paĝo
- portebla Pidgin
