Gaisberg (Salzburg)
El Vikipedio
La monto Gaisberg, 1.288 m super marnivelo alta, estas unu el la panoramaj montoj ĉirkaŭ la urbo Salzburg. Ĝi estas etendaĵo de la montogrupo Osterhorngruppe kaj limigas la basenon de Salzburg en la oriento, ĝi do apartenas al la rando de la Nordaj kalkalpoj. Pro sia situo kaj facila atingebleco ĝi estas unu el la plej gravaj apudurbaj ripozumejoj de Salzburg kaj donas tre belan rigardon al la urbo kaj la Alpoj de Berchtesgaden.
|
||||||||||||