Galabovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Galabovo (en bulgara Гълъбово ['gɤ.lɤ.bɔ.vɔ], el гълъб, galab, "kolombo" + -ovo) estas urbo kaj municipo en suda Bulgario, parto de Provinco Stara Zagora. La komunumo okupas 348 km² kaj la meza supermara alto estas de 194 m. La komunumo enhavas la urbon Galabovo kaj pliajn 10 vilaĝojn. En la komunumo loĝas ĉirkaŭ 16.000 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la sudorienta parto de la Supra Traka Ebenaĵo, en regiono ekonomie grava pro elminado de karbo (57 % de la karbaj rezervoj de la lando) kaj produktado de elektro (28 baraĵlagoj). Krom karbon oni produktas hordeon, tritikon, helianton, maizon, tabakon, fruktojn, vinberojn, k. a.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la neolitiko (6-a jarmilo a.K.). De la 2-a jarmilo a.K. estas monteto Hisarlaka. Kaj en la tuta regiono estas multaj trakaj restaĵoj, tomboj kaj pruvoj de kontakto kun Antikva Grekio. En la Mezepoko Galabovo estis limo inter Bizanco kaj la bulgara ŝtato, dum la turka epoko estas majoritato bulgara kaj rekonstruo komenciĝas ĉefe danke al la fervojo de 1870-aj jaroj. Dum la komunisma epoko la industrio rilate karbon disvolvis la komunumon en la 1960-aj jaroj.

La plej malnova preĝejo estas tiu de Sankta Johano Rilski.

En la urbo funkcias Esperantista societo "Kolombo de la paco". Kolombo estas en la nomo de la urbo.