Galaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Galaho, kavaliro de Reĝo Arturo kiu vidis la Sanktan Gralon.

Li estis la neleĝa filo de Lanceloto kaj Elaine, filino de la Fiŝisto-Reĝo, kaj famis pro sia ĉasto kaj kavalireco. Elaine estis trompinta Lanceloton por ke li amorus ŝin, kaj, eltrovinte la veron, Lanceloto forlasis ŝin.

Dum sia infaneco Galaho estis prizorgata de sia pra-onklino, kiu estis abatino. Kiam li plenaĝis, Lanceloto kavalirigis lin kaj venigis lin al la kortego de Arturo dum Pentekosto. Ne konsciante la riskojn, Galaho promenis inter la festenantaj kavaliroj kaj sidis en la "Siege Perilous" (Danĝero Seĝo), rezervata por la kavaliro kiu sukcese trovos la Sanktan Gralon: ĉiu alia kiu sidiĝus tie tuj mortus. Galaho ne mortis. Tiam Arturo petis, ke li fortiru glavon de ŝtono, kaj, post kiam Galaho facile faris tion, Arturo deklaris, ke Galaho estas la plej bona kavaliro de la mondo. Sekvis mirakla vizio de la Gralo, kaj la serĉo de tio komencis.

Dum la serĉo Galaho montris nekredeblan bravecon, kaj pro sia pieco ĝuis bonan fortunon. Senpene li venkis rivalojn, kaj kun senhezita firmeco li kondukis la aferon. Fine li, Parsifalo kaj Bors vidis la Gralon, kaj li estis forprenata al la ĉielo dum liaj akompanantoj restis sur la tero.