Galaksio de Seyfert
La galaksioj de Seyfert estas spiralaj aŭ malregulaj galaksioj, kiuj entenas treege brilantan kernon, kies lumeco povas preterpasi tiun de la tutaĵo de la galaksio. Estas tipo de aktiva galaksio, nomata laŭ la usona astronomo Carl Keenan Seyfert kiu studis tiajn objetojn en la 1940-aj jaroj.
Ĉirkaŭ 10 % el la galaksioj estas galaksioj de Seyfert.
[redakti] Karakteriziloj
La brila kerno de la galaksioj de Seyfert elmontras rapidajn variojn de lumeco. Por tio necesas, ke la elsenda regiono estu "malgranda" (malpli ol unu lumjaro): la lumeco de objekto ne povas ŝanĝi en malpli da tempo, ol la tempo necesa por ke lumo trairas ĝin.
La spektro de la brila kerno montras tre plilarĝigitajn spektrajn liniojn pro efiko de Doppler: tio implicas, ke la materio, kiu elsendas lumon, moviĝas kun rapideco de grandordo de 500 al 4000 km/s, oni opinias, ke tiu materio kirlas en disko de akrecio ĉirkaŭ nigra truo.
Tio estas konfirmita de la fakto, ke la intenseco de la mallarĝaj spektraj linioj ne ŝanĝiĝas kiam la lumeco varias: oni klarigas tion per tio ke la mallarĝaj linioj estas elsendataj de vastaj (relative senmovaj) regionoj, dum la larĝaj linioj estas tiuj de lumo elsendata de malgranda agitata regiono.
La galaksioj de Seyfert montras ankaŭ fortajn elsendojn de radioondoj, infraruĝaj, ultraviolaj kaj iksaj radiadoj
[redakti] Vidu ankaŭ
Komponantoj:
Klasifiko:
- Klasifiko de galaksioj
- Elipsa galaksio
- Spirala galaksio
- Rektokoneksa spirala galaksio
- Intera spirala galaksio
- Lensosimila galaksio
- Diska galaksio
- Ringa galaksio
- Malregula galaksio
- Nana galaksio
- Nana elipsa galaksio
- Nana sfera galaksio
- Nana spirala galaksio
- Nana malregula galaksio
- Steleksploda galaksio
- Galaksio de Seyfert
- Aktiva galaksio
Aliaj:
- Galaksia koordinatsistemo
- Galaksia formigo kaj evoluado
- Grupoj kaj akumuliĝoj de galaksioj
- Listo de galaksioj
- Listo de plej proksimaj galaksioj
- Templinio de galaksioj, akumuliĝaj de galaksioj, kaj grandskala strukturo
- Rilato de Tully-Fisher