Galambok
El Vikipedio
Galambok estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalakaros. La vilaĝnomo signifas: kolomboj.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 26 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.522/17.1233
- Loĝantaro: 1270
- Poŝtkodo: 8754
- Telefonprefikso: 93
Situo [redakti]
Galambok situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Zagrebo preteriras. Zalakaros troviĝas 5, Nagykanizsa 14, Balatonszentgyörgy 29 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1231 en formo "Golombuk". En la 1550-aj jaroj la turkoj bruldetruis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Nia Sinjoro de 1801, apude ŝtonokruco de 1847
- katolika paroĥo el la 19-a jarcento
- kalvinana preĝejo de 1864
- loĝdomo de 1840, renovigita en 1997
- lago