Galapaga testudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Testudo manĝanta
Mapo de arealo

La Galapaga testudoGalapaga giganta testudoChelonoidis niger estas la plej granda vivanta specio de testudo, kiu atingas mason de ĉirkaŭ 200 ĝis 400 kg kaj longojn de ĉirkaŭ 1.8 ĝis 2 m. Temas pri unu el specioj klasigitaj kiel giganta testudo (elefanta testudo). Galapaga testudo vivas nature dum pli ol 100 jaroj, kaj pro tio ĝi estas unu el la plej longvivaj vertebruloj. Unu kaptita individuo vivis dum almenaŭ 170 jaroj. La specio Galapaga testudo inkluzivas 15 subspeciojn (13 vivantaj kaj 2 formortintaj). La taksonomio de la Galapaga testudo kaj rilataj specioj estas komplika, kaj oni jam plurfoje ŝanĝis nomojn kaj taksonomiajn rangojn.

Gigantaj testudoj de diversaj specioj dislokiĝas sur tropikaj insuloj en Pacifiko kaj Hinda Oceano, sed plimulto (nome tiu specio) vivas en Galapaga insularo ĉe okcidenta marbordo de Sudameriko kaj en Ŝejŝeloj de la Hinda Oceano. Fakte tiu specio de testudo estas indiĝena de sep el la Galapaga Insularo, vulkana arkipelago ĉirkaŭ 1000 km okcidente de la kontinenta Ekvadoro. Hispanaj esploristoj kiuj malkovris la insulojn en la 16a jarcento nomigis ĝin per la hispana vorto galápago, signife tertestudo. En la 17-a jarcento vivis en la insularo ĉirkaŭ 250,000 testudoj, kaj nur malmultaj loĝas nun kaj riskas al drasta malpliiĝo aŭ eĉ formorto.[1]


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 37. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.