Hepata dukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Galdukto)

La komuna hepata dukto aŭ komuna galdukto estas la dukto formata de la kunfluo de la dekstra hepata dukto (kiu drenas la galon el la dekstra lobo de la hepato) kun la maldekstra hepata dukto (kiu drenas la galon el la maldekstra lobo de la hepato). La komuna hepata dukto kuniĝas poste kun la cista dukto, devena de la gala veziko, por formi la dukton koledoko. La hepata dukto estas normale 6–8 cm longa kun 6 mm de diametro ĉe plenkreskuloj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anatomio de Gray, 39a eld., p. 1228 (en angla)