Galeazzo Ciano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galeazzo CIANO
Galeazzo Ciano
Galeazzo Ciano
Persona informo
Galeazzo Ciano
maxemiliano
Naskonomo Gian Galeazzo Ciano
Naskiĝo 18-a de marto 1903
en Verono
Morto 11-a de januaro 1944
en Verono
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Religio catholic vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando ItalioItala Sociala Respubliko vd
Partio Nacifaŝisma Partio vd
Subskribo Galeazzo Ciano
Familio
Patro Costanzo Ciano vd
Edz(in)o Edda Mussolini vd
Infanoj Fabrizio Ciano vd
Parencoj Benito MussoliniRachele Mussolini • Vittorio Mussolini • Bruno Mussolini • Romano Mussolini • Anna Maria Mussolini vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistojuristo • taglibristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gian Galeazzo CIANO [galeAco ĉAno], grafo de Cortellazzo kaj Buccari, naskita la 18-an de marto 1903 en Verono, ekzekutita samurbe la 11-an de januaro 1944, estis itala diplomato kaj politikisto. Li estis ambasadoro kaj ministro pri eksteraj aferoj.

Ciano estis filo de admiralo Costanzo Ciano kaj de 1930 edzo de Edda Mussolini, filino de Benito Mussolini; li havis kun ŝi tri gefilojn, Fabrizio, Raimonda kaj Marzio.

Ciano post diplomiĝo pri juro ekservis en la itala ambasadejo en Rio-de-Ĵanejro. Post reveno en Italion en 1935 li iĝis ministro pri gazetaro kaj propagando. Li volontule partoprenis la militon en Etiopio kiel bomb-aviadilisto, kaj estis ordenita. En 1936 li iĝis ministro pri eksteraj aferoj anstataŭ Dino Grandi, kiu eble estis tro pacema por Benito Mussolini.

Ciano provis malhelpi tro intiman alianciĝon de Italio kun Germanio, sed tamen devis la 22-an de majo 1939 subskribi la Ŝtalan Pakton kun tiu lando. Tiel li devis akcepti ankaŭ la ekpartoprenon de Italio en la Dua Mondmilito je la 10-a de junio 1940.

Kiam Mussolini estis arestita la 25-an de julio 1943, Ciano malferme aniĝis ties kontraŭulojn kaj provis trovi rifuĝejon por sia familio. Germanio tamen je la 18-an de oktobro 1943 ekstradiciis lin al la Sociala Respubliko Itala, kiu en Verono akuzis lin kaj aliajn pro ŝtatperfido kaj kondamnis al morto. La 11-an de januaro 1944 li kaj kvar aliaj estis mortpafitaj en la pafejo de Verono. Li mortis ne tuj, necesis pafi dufoje en lian kapon.

Oni multe diskutis, ĉu Mussolini ne volis aŭ ne povis savi sian bofilon; kelkaj argumentas, ke per pardono aŭ indulgo li estus perdinta ĉian prestiĝon en la faŝisma respubliko.

Post lia morto lia edzino rifuĝis en Svislandon, portante kun si liajn politikajn taglibrojn, kiujn poste publikigis la koresponda raportisto Paul Ghali de la usona gazeto Chicago Daily News.