Galeazzo la 2-a Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Galeazzo la 2-a Visconti
(1320-1378)
Senjoro de Pavio
Senjoro de Pavio
Naskiĝis 1320
en
Mortis 4-a de aŭgusto 1378
en Pavio, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato de Pavio
v  d  r
Information icon.svg

Galeazzo la 2-a Visconti (1320-1378) (naskiĝis en 1320 - mortis en Pavio, en la 4-a de aŭgusto 1378) estis Senjoro de Como, Novara, Vercelli, Asti, Alba, Tortona, Alessandria kaj Vigevano, kaj kun-Senjoro de Milano helpate de Mateo la 2-a Visconti (1319-1355)[1] kaj Bernabò Visconti (1323-1385)[2]. Li estis filo de Stefano Visconti (1287-1327)[3] kaj Valentina Doria.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1343, li faris pilgrimadon al Jerusalemo. Post du jaroj, li estis forpelita de sia onklo Luchino (1292-1349)[4], revenante protektita de la ĉefepiskopo Giovanni Visconti (1290–1354)[5], kiu faris lin guberniestro de Bolonjo.

En 1350, li edziĝis al Bianka de Savojo (1335-1387)[6], filino de Ajmone de Savojo (1291–1343)[7], kromnomita la Pacemulo. Post ses jaroj, li kunbatalis flanke de sia frato Bernabò, kontraŭ la dinastioj Este kaj Gonzaga, kie Pandolfo la 2-a Malatesta (1325-1373)[8] estis la komandanto de liaj trupoj. Venkinte en la Batalo de Casorate, li sukcesis pligrandigi siajn teritoriojn. Antaŭ la morto de sia frato, Mateo la 2-a, Galeazzo ricevis la okcidentan parton de Lombardio, dum Bernabò ricevis la orientan.

Li estis rimarkinda kaj belaspekta, patrono de Petrarko, talentoplena diplomato kaj kunfondinto de la Universitato de Pavio. Li edzigis sian filinon Violante Visconti (1354-1386) al Lionelo, Duko de Klarenco (1338-1368)[9], filo de Eduardo la 3-a, doninte doton de 200 mil florenoj; kaj sian filon Gian Galeazzo al Izabela de Valois (1348-1372)[10], filino de Johano la 2-a, reĝo de Francio.

Galeazzo alfrontis plurajn ribelojn dum sia regneco. En 1362, lia sano plimalboniĝis kaj li translokiĝis al la kortego de Pavio, kiun li estis konkerinta antaŭ du jaroj, kaj kie li mortis, en 1378.

Li misfamiĝis dank'al starigo de la "quaresima", ia malaminda torturoformo, imitante la eklezian terminologion, kiu antaŭis la surradian ekzekuton al la priŝtataj deliktuloj, kiu daŭris kvardek tagojn, alternante tagon kun plej akraj turmentoj kun alia de ripozo. Preskaŭ ĉiam la kondamnito mortis antaŭ ol esti portata sur la radojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj