Galegio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Comunidad Autónoma de Galicia
Comunidade Autónoma de Galicia
Aŭtonoma Komunumo Galegio

Flago de Galegio

Blazono de Galegio
(Detale) (Detale)
Situo

Situo de la Aŭtonoma Komunumo Galegio

Statistikaj datumoj
Ĉefurbo Santiago de Compostela
Oficialaj lingvoj Hispana kaj Galega
Surfaco 29.574 km2
Loĝantaro (2006) 2.767.524 loĝ.
ISO 3166-2 GA
Politiko
Statuto de aŭtonomeco 28-a de aprilo 1981
Prezidento Alberto Núñez Feijoo
Parlamenta reprezento
 - Kongreso
 - Senato
 
25 membroj
19 membroj
Registaro de Galegio

Galegio (hispane Galicia [galisja], galege GalizaGalicia) estas regiono de Hispanio.

La regiono Galegio, (29.434 km2), havas proksimume 2.800.000 loĝantojn. Galegio estas en la nordokcidenta angulo de la Ibera Duoninsulo.

Ĝi konsistas el la provincoj A Coruña [a korunja], Lugo, Oŭrenso (galege Ourense), kaj Pontevedro (Pontevedra). La ĉefurbo de la regiono estas Santiago de Compostela en la provinco A Coruña. Aliaj grandaj urboj estas Vigo kaj Ferrol.

La loka lingvo estas la galega, kiu estas proksima parenco de la portugala, sed ĉiuj parolas ankaŭ la kunoficialan hispanan.

La regiono ĝuas aŭtonomecon ene de la nuntempa administra organizado de Hispanio.

La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkaptado kaj akvokulturo.

Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Buenos-Ajreson "la kvina galega provinco", kaj, laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallego") kaj Kubo (Fidel Castro estas galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu Chao estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj.

Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajn kartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejo por amerikaj drogoj en Eŭropo.

[redakti] Tradicioj

Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj tropoj de fantomoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio estas Finistero (Fisterra, "Ter-fino") parenca al bretona Finistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.

[redakti] Famaj galegoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.xunta.es
·  http://www.xunta.es/xeral/cifras/galego/gestatuto.htm
·  http://www.bng-galiza.org
·  http://www.vieiros.com


 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio |
Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencia Komunumo |
 
Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo
 
Aliaj teritorioj: Chafarinas, Vélez de la Gomera, Alhucemas



Mapo Keltaj nacioj Triskelo

Bretonio (Breizh) | Irlando (Éire) | Kimrio (Cymru) | Kornvalo (Kernow) | Manksinsulo (Mannin) | Skotlando (Alba)

Referencartikolo: Keltoj