Galeno el Pergamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo pritraktas la antikvan kuraciston Galeno de Pergamono. Pri la natura plumba sulfido vidu la artikolon Galeno, pri la katolika episkopo opozicia al la nazia reĝimo la artikolon Clemens August von Galen.

Galeno de Pergamono (greke Γαληνός, Galenos, latine Clarissimus Galenus; n. ĉirkaŭ la jaro 129 en Pergamono; m. ĉirkaŭ 216 en Romo) estis antikva greka kuracisto kaj anatomo.

Vivo

Galeno naskiĝis en la antikva greka Pergamono en Malgrandazio (la nuntempa Turkio). La urbo inter alie famis pro templo por la kuraca dio Asklepio. Lia patro, la arkitekto Nikon, komence instruis lin en aristotela filozofio, matematiko kaj biologio. Ekde la 17-a vivjaro li precipe okupiĝis pri medicino, studis en la proksimeco de Izmiro kaj multe vojaĝis, ekzemple en aĝo de 19 jaroj al Aleksandrio, tiuepoke la monda centro pri medicino kaj la sola loko de la antikva epoko, kie sciencistoj anatomie ekzamenis homajn mortintojn. Li amplekse legis en la manuskriptoj kaj desegnaĵoj de la fama Biblioteko de Aleksandrio. Pacientoj flegiĝis kaj kuraciĝis en la templo Asklepieion kaj la dio Asklepio helpis al la kuracistoj. En 158 li revenis al Pergamono, estis kuracisto de la lokaj gladiatoroj kaj samtempe havis praktikejon, kiu pro lia bona renomo estis plena je pacientoj. Dum la Olimpikaj Ludoj li klinike ekzamenis la atletojn kaj studis la vundiĝojn de la sportistoj senpere post ilia ekesto.

Galeno, portreto de nekonata verkisto
Galeno, portreto de nekonata verkisto

Ekde la jaro 161 Galeno laboris en Romo kaj post la kuraco de la altestimata filozofo Eudemos iĝis kuracisto de la romia nobelaro. Kvin jarojn pli poste, probable pro pesta epidemio en la romia ĉefurbo li denove revenis al Pergamono kaj reprenis la antaŭan postenon de gladiatora kuracisto. En 168 li laŭ peto de la romia imperiestro Marko Aŭrelio vojaĝis al Aquileia, kaj studis malsanon epidemie afektanta la tiean soldataron. Laŭ lia preciza priskribo de la simptomoj eblas dedukti, ke temis pri epidemio de variolo. Ekde la sekva jaro, 169, li en Romo estis la persona kuracisto de la imperiestra filo Commodus, pli poste supozeble ankaŭ de la imperiestro Septimius Severus.

Galeno interesiĝis ankaŭ pri religio. Pri hebreoj kaj kristanoj, ekzemple, li trovis ke ili similas al "filozofj" sed ke al ili mankas elementoj de la scio ĉar ankoraŭ ili ne ellaboris la enhavon de la sia religio.

Verkaro

La ĉefa verko de Galeno latine nomiĝas "methodi medendi" – ĝi konsistas el 16 libroj. La gvida penso de la verko estas montri ke ĉiuj okazaĵoj en la naturo kaj en la homo plenumas difinitan celon.

Laŭ li ekzistas "kvar elementoj": fajro, tero, aero kaj akvo; "kvar sukoj": sango, ŝlimo, flava galo kaj nigra galo, "kvar kvalitoj": varme, malvarme, humide kaj seke, kaj "kvar gustokvalitoj": dolĉe (sango), sale (ŝlimo), amare (flava galo) kaj acide respektive akre (nigra galo).

La homo laŭ lia kompreno estas unuo de korpo kaj animo, kiu duflanke povus esti influata – unuflanke de la metafiziko, kaj aliflanke de la materio. Lia medicino celu la laŭeblan ekvilibron de la "sukoj" kaj "kvalitoj" (ideala ekvilibro ne atingeblu).

Liajn kuracilojn li grupigis en "elementajn" (havas nur unu el la kvar kvalitoj), "kombinitajn" (havu du kvalitojn – ĉefan kaj flankan efikon) kaj "specifajn" (por "specialaj kazoj": kuracilojn vomigajn, ŝvitigajn, diareigajn, urinigajn).

In sia verko Galeno sintezigis du dum jarcentoj konkurencajn medicinajn konceptarojn:

  • la "empiria" tradicio fondiĝis de Hipokrato dum la 5-a antaŭkrista jarcento. Tiu konceptaro estis eksplicite ne-anatomia, prognoza kaj konsideris nur la analizon de simptomoj kaj ilia ŝanĝo post apliko de kuraciloj. En la homa korpo aparte konsideriĝis la korpaj likvaĵoj kaj ilia ekvilibro.
  • la "dogma" tradicio baziĝis sur la medicino de la antikva urbo Aleksandrio de la 3-a antaŭkrista jarcento. Tiu konceptaro fokusigis la fiksajn erojn de la korpo, tiujn per anatomia esploro troveblajn post homa morto. La simptomoj de paciento konsideriĝis sekvo de anatomiaj ŝanĝiĝoj.

Pro sia sintezo de la du antikvaj medicinaj konceptaroj Galeno ĝis la Renesanco iĝis fundamenta aŭtoritato pri la scienco medicino. Liaj preskaŭ 400 verkoj ĝis la 17-a jarcento kaj parte pli poste estis la fundamento de la medicino en Eŭropo. Post lia morto, la verkoj fare de Oribasius (326-403) kolektiĝis en 70 libroj.

Multaj el la konceptoj de Galeno pri la homa anatomio tamen estis falsaj, ĉar li anatomie ekzamenis mortajn pigojn, simiojn kaj hundojn, kaj transferis la ekkonojn al la homa anatomio. Dum jarcentoj oni opiniis la esplorojn de Galeno kompletaj, tial ke oni ne kontrolis ilin. La medicinisto Vesalius dum la 16-a jarcento estis la unua, kiu ekkonis ke Galeno probable neniam anatomie ekzamenis homon. La laboroj de Vesalius el la 1540-aj jaroj revivigie la anatomian esploron.

Tamen iuj el liaj bazaj konceptoj ankoraŭ validas dum la medicino de la 21-a jarcento. Ekzemple ankoraŭ validaj estas la - de Celsus unuafoje priskribitaj kaj de Galeno kompletigitaj – ĉefaj signoj de inflamo:

  • Rubor (ruĝiĝo)
  • Calor (trovarmeco)
  • Tumor (ŝveliĝo)
  • Dolor (doloro)
  • Functio laesa (funkcia lezo, ne kompleta funkcio)

Galeno inter multaj aliaj trovoj estis la unua, kiu sisteme priskribis la psikosomatikan malsanon Hipoĥondrio.