Galerio Bodley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galerio Bodley
Galerio
artgalerio [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoNovjorkio
SituoNovjorko
- koordinatoj40° 45′ 43″ N, 73° 57′ 54″ U (mapo)40.7619-73.9649Koordinatoj: 40° 45′ 43″ N, 73° 57′ 54″ U (mapo)

Galerio Bodley (Novjorko)
Galerio Bodley (Novjorko)
DEC
Galerio Bodley
Galerio Bodley
Lokigo de Novjorko en Usono
Map
Galerio Bodley
vdr

La Galerio Bodley (angle Bodley Gallery) estis elstara artgalerio en Novjorko, Usono, el la komenco de la 1940-aj jaroj al komenco de la 1980-aj jaroj. La Bodley specializiĝis en nuntempa kaj moderna arto. David Mann estis direktoro de la galerio dum ties floro kaj Sro. kaj Srino. Raymond Braun (nome Georgie Duffee), estis la posedantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Multaj el la komencaj ekspozicioj de Andy Warhol en Novjorko okazis en la Bodley dum la 1950-aj jaroj, starte per du en 1956. David Mann, la direktoro de la Bodley, estis estinta antaŭe administracianto de la Galerio Hugo, helpanto de direktoro Alexander Iolas, kiam la Hugo muntis la unuan soloan ekspozicion de Warhol en 1952 [1] Arkivigite je 2011-03-22 per la retarkivo Wayback Machine [2] [3]. Ŝajne David Mann ne estisla unua direktoro de la Galerio Bodley, kiu ŝajne ekzistis jam en la 1940-aj jaroj; sed la periodo de la direktorado de David Mann inkludis la ĉefajn jarojn de la Bodley, juĝe el la ekspoziciaj katalogoj registritaj kaj alia publikigita historia materialo. Laŭ almenaŭ unu fonto, Mann estis ankoraŭ direktoro de Bodley ĝis 1981. [4] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

Max Ernst havis gravan soloan ekspozicion ĉe Bodley en 1961, post liaj verkoj estis ekspoziciataj kun tiuj de Yves Tanguy en 1960 ankaŭ en Bodley. Ankaŭ en 1960, Roberto Matta havis soloaĵojn ĉe Bodley, titole "Matta, el 1942 al 1957". Multaj aliaj elstaraj artistoj ekspoziciis ĉe Bodley dum la direktorado de Mann, kiaj Victor Brauner.

Kvankam la galerio emfasis la verkojn de vivantaj artistoj, ekspozicioj ne limiĝis al tiaj verkoj - kiel pruvis la montro de pentraĵoj de Tanguy en 1960, kaj laŭ la ekspoziciaj katalogoj listitaj sube por 1970 montras verkojn de René Magritte, kiu estis mortinta en 1967. Ekspozicio de 1971 titole "Modern Master Drawings" inkludis verkojn de Klee, Léger, Matisse, kaj Picasso. La Bodley montris ĝeneralan preferon por superrealistoj (kiaj Jorge Noceda Sanchez) inter la montritaj artistoj.

Early Warhol ĉe Bodley[redakti | redakti fonton]

  • "Drawings for a Boy-Book" : 14a de Februaro - 3a de Marto, 1956 [5]
  • "The Golden Slipper Show or Shoes Shoe in America" : 3a–22a de Decembro, 1956 [6]
  • "A Show of Golden Pictures" : 2a–24a de Decembro, 1957 [7]
  • "Wild Raspberries" : 1a–24a de Decembro, 1959 [8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • "What's New in Art", New York Times; Sunday, April 2, 1967; listing art openings for Monday (April 3) including "JANE FRANK - Bodley Gallery, 787 Madison Avenue. Paintings. To April 21." (This verifies that the gallery was still located at 787 Madison Avenue as late as April 1967.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

40° 45′ 43″ Nordo 73° 57′ 54″ Okcidento / 40.76191 °N, 73.96491 °U / 40.76191; -73.96491 (mapo)