Galerio en la burgo (Großbodungen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galerio en la burgo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Am Ohmberg
Retpaĝo http://lg-am-ohmberg.de/index.php/leben/museum
vdr
La kastelo kie troviĝis la muzeo komence.

La Galerio en la burgo (germane: Galerie in der Burg) troviĝas en Großbodungen, iam en la Kastelo Großbodungen, nuntempe vilaĝokerne en Fleckenstraße nr 41.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1994 Gerlinde Gräfin von Westphalen kaj Raban Graf von Westphalen akiris la iaman kastelon de la dinastio de Bodungen. Ekde la komenco ambaŭ engaĝiĝis sur la kultura kampo. Ankoraŭ antaŭ la fino de la restaŭradlaboroj ili malfermis ene de la historiaj muroj la Galerion en la burgo - Galerie in der Burg kiu ekradiis super la regionon.

En la kuro de la tempo la salonoj en la teretaĝo evidentiĝis tro malspacozaj kaj la kulturema paro decidis prizorgi akiron de plua spaco. Meze de la vilaĝo eblis trovi taŭgan dometon. Ekde kelkaj jaroj la menciita burgo-galerio translokite troviĝas nun tie ĉi, en la t.n. Historische Kemenate - Historia kamensalono. Ties originoj estis en la florinta Mezepoko kaj jam tiam en intima konekto kun la kastelo. De post la Tridekjara milito la komplekso estas en la nuna formo kiel duala trabfakaĵo. En la norda alo estas impona kuirejo kun kamentubo. Barokaĵoj inter la inventaro atestas alikonstrueton dum la baroka tempo (ĉ. 1770), ekz. la fenestroj, la pargetoj.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Krom regulaj ekspozicioj pri temoj regionhistoriaj, kulturaj, natursciencaj, artaj (figura arto) okazas ankaŭ prelegoj kaj diskutrondoj koncerne arton, kulturon, politikon, ekonomion, socion. Kafejo hejmeca kun granda bierĝardeno krome invitas al restado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 86-87

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]