Galeritombo (kontinenta tipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolmeno kun larĝa galerio de Morrel dos Fados, departemento "Aude" en Francio

Galeritombo estas aparta tipo de dolmeno. Estas kelkfoje malfacile distingi inter longa dolmeno' kaj, galeritombo.

Prezentado

Galeritombo estas dolmeno tre longa kies tomba ĉambro estas pli malpli samlarĝa kiel la galerio. La tuto estas kovrita per pluraj horizontalaj slaboj (tabloj), kiuj kuŝas sur vico de flankaj kruroj (aŭ ortostatoj) enigitaj en la tumulo aŭ elstarantaj internen.

Kutime, tiuj « galeritomboj » estas preskaŭ altkonstantaj laŭ la tuta longo, male al la dolmenoj dirataj « kun galerio » kiuj havas fundan vertikalan slabon pli altan ol la galerienirejo. Kompreneble, tiuj diferencoj estas pli malpli distingeblaj laŭ la dolmeno, kaj do la nomo « Galeritombo » estas do kelkfoje kontestata.

La plej komunaj galeritomboj situas en Bretonio, en Île-de-France kaj, malpli multaj, en Akvitanio. Ili ĝenerale estas pli novaj ol la galeridolmenoj. Plej multaj galeritomboj estis starigitaj dum la fina neolitiko, kaj dum Ĥalkolitiko. Tipe, nordokcidente de Francio kaj sude de Belgio, tiuj konstruaĵoj estas ligitaj al la kulturo Seine-Oise-Marne.

En la departemento Aude en Langvedoko, iuj tre longaj galeridolmenoj estas longaj je pli ol 15 metroj (dolmenoj de Morrel dos Fados kaj de Saint-Eugène) estis antaŭlonge nomataj « galeritomboj ». Ilia arkitektura priskribo ne ekzakte respondis al komune akceptita difino (la galerio tie estas malpli larĝa ol la ĉambro kaj ĝenerale la monumento estis kovrita per nur unu granda slabo), ili estas nun nomataj « dolmenoj kun larĝa galerio ».

Listo de la galeritomboj en Francio

Nomo Loko Departemento Koordinatoj MH
K : klasita,
R : registrita,
Inv : inventarita.
Bildo
Galeritombo de Roche-à-Clet Montreuil-sur-Epte Val-d'Oise 49° 11′ 00″ N 1° 41′ 00″ U / 49.18333 °N, 1.68333 °U / 49.18333; -1.68333 (mapo)
Galeritombo Beaulieu Saint-Laurent-sur-Oust Morbihan 47° 47′ 02″ N 2° 18′ 38″ O / 47.78389 °N, 2.31056 °O / 47.78389; 2.31056 (mapo)
Galeritombo de Mougau-Bihan aŭ Tombo de la Gigantoj Commana Finistère 48° 23′ 59.07″ N 3° 58′ 0.51″ U / 48.3997417 °N, 3.9668083 °U / 48.3997417; -3.9668083 (mapo) K[1]
le Prieuré Baud Morbihan K[2]
Roche-aux-Fées Essé Ille-et-Vilaine 47° 56′ 11″ N 1° 24′ 17″ U / 47.93639 °N, 1.40472 °U / 47.93639; -1.40472 (mapo) K[3]
Maison es Feins ou Maison des Fées Tressé Ille-et-Vilaine 48° 28′ 19″ N 1° 58′ 36″ U / 48.47194 °N, 1.97667 °U / 48.47194; -1.97667 (mapo) K[4]
Four-es-Feins Miniac-Morvan Ille-et-Vilaine K[5]
Tombo de Merlin Paimpont Ille-et-Vilaine 48° 4′ 40.41″ N 2° 7′ 3.49″ U / 48.0778917 °N, 2.1176361 °U / 48.0778917; -2.1176361 (mapo) Inv[6]
Kelo de la Feinoj Brueil-en-Vexin Yvelines 49° 02′ 09″ N 1° 48′ 52″ O / 49.03583 °N, 1.81444 °O / 49.03583; 1.81444 (mapo) K[7]
Galeritombo de Giraumont Saint-Marcel Ardennes K[8]
Galeritombo de Saint-Eugène Laure-Minervois Aude K[9]
Galeritombo de la Chaume La Rochepot Côte-d'Or K[10]
Galeritombo de Kerguntuil Trégastel Côtes-d'Armor 48° 48′ 39.87″ N 3° 31′ 6.9882″ U / 48.8110750 °N, 3.518607833 °U / 48.8110750; -3.518607833 (mapo) K[11]
Galeritombo de Bretteville Bretteville-en-Saire Manche 49° 38′ 48.97″ N 1° 30′ 36.33″ U / 49.6469361 °N, 1.5100917 °U / 49.6469361; -1.5100917 (mapo) K[12]
La Loge-au-Loup Trédion Morbihan 47° 46′ 2.6″ N 2° 35′ 29.3″ U / 47.767389 °N, 2.591472 °U / 47.767389; -2.591472 (mapo)
Tombejo de la angloj Vauréal Val-d'Oise 49° 1′ 50.99″ N 2° 1′ 44.5″ U / 49.0308306 °N, 2.029028 °U / 49.0308306; -2.029028 (mapo)
Dolmen Lo Morrel dos Fados Pépieux Aude 43° 18′ 45″ N 2° 40′ 48″ U / 43.31250 °N, 2.68000 °U / 43.31250; -2.68000 (mapo)

Notoj kaj referencoj

  1. Datumbazo "Mérimée" : PA00089887
  2. Datumbazo "Mérimée" : PA00091015
  3. Datumbazo "Mérimée" : PA00090553 kaj IA00007313
  4. Datumbazo "Mérimée" : IA35015475
  5. Datumbazo "Mérimée" : PA00090630
  6. Datumbazo "Mérimée" : IA35019371
  7. Datumbazo "Mérimée" : PA00087386
  8. Datumbazo "Mérimée" : PA00078502
  9. Datumbazo "Mérimée" : PA00102733
  10. Datumbazo "Mérimée" : PA00112609
  11. Datumbazo "Mérimée" : PA00089691
  12. Datumbazo "Mérimée" : PA00110341

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj