Galgagyörk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Galgagyörk (galgadjork) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Vác. Galga estas rojo alfluanta al rivero Zagyva.

La vilaĝo situas en monto Cserhát (ĉerhAt), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Aszód-Balassagyarmat.

Pli frue avaroj loĝis tie. La unua skriba mencio devenas el 1484. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste slovakoj refondis ĝin. La luterana baroka preĝejo kaj la baroka notariejo konstruiĝis en la 18-a j.c. Klasikisma kastelo de Ibrányi kaj nobeldomo de Kálnoky-Bedő konstruiĝis en la 19-a j.c. En 1828 nobeldomo de Tahy konstruiĝis, kiu nun estas vilaĝdomo kaj kulturdomo. La katolika kapelo trakonstruiĝis el garbejo en 1942. Fine la baptista preĝdomo konstruiĝis en 1958.